china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina esprimo emociis la mondon
(GMT+08:00) 2008-08-26 14:35:15

La 24-an de aŭgusto estis la plej brila tago por la ĉina ritmgimnastika teamo. En la teama kompletluda konkurso de la olimpikoj ĉinaj knabinoj forte defiis potencajn eŭropajn teamojn, kiuj delonge dominis konkursojn de tiu ĉi sporto, kaj gajnis la arĝentan medalon. Tio estas la unua medalo, ricevita de Ĉinio el la olimpika ritmgimnastika konkurso.

Tagmeze de tiu ĉi tago kadre de la olimpikoj okazis finalo de la teama ritmgimnastika kompletludo. Kvin ĉinaj knabinoj prezentis koregrafion kun la akompano de ĉina muziko. La prezentado ricevis 35,225 poentojn, kaj pro tio ili gajnis la arĝentan medalon.

Descendinte de sur la premiada podio, ĉinaj knabinoj emociiĝe diris, ke ili multe ĝojas, ĉar delonge ili atendis tiun ĉi tagon, kaj nun venis la rekompenco al ilia penado.

Kiel konkursa sporto la ritma gimnastiko naskiĝis lastajarcente en la tiama Sovetio. De la jaro 1984, post kiam ĝi estis akceptata kiel olimpika sporto, la konkurson superregis sportistinoj el Rusio, la konkurson dominis sportistoj el Belorusio, Bulgario kaj aliaj orienteŭropaj landoj. Ĉi-jare en Pekino la rusa teamo, kiu prenis ĉiujn ormedalojn de la ritmgimnastika konkurso el la lastaj du olimpikoj, refoje montris senegalan potencon kaj alproprigis ĉiujn ormedalojn el la ritmgimnastika konkurso. Antaŭe por la ĉina teamo la plej bona rezulto estis la 5-a loko en la Atlantaj Olimpikoj.

De multaj jaroj la ĉina teamo diligente lernas de eŭroplandaj teamoj kaj klopodas serĉi la vojon taŭgan por si. Ĉinaj specialistoj havas la komunan konon, ke simpla imitado ne povas helpi al la ĉina teamo superi fortajn rivalojn, sed la sola maniero estas reliefigi la propran karakteron.

Zhang Shuo, kapitano de la ĉina teamo, diris al raportisto: "La belorusa kaj rusa teamoj estas tre fortaj kaj lernindaj por ni, tamen en matĉoj nia prezentado montris propran stilon, kaj ni prenis ĉinan muzikon."

Koregrafio de la ĉina teamo enhavas ĉinajn elementojn: ĉina meziko, pekina opero, ĉinstilaj vestoj kaj ĉina esprimo. Ĉio ĉi donis tute novan senton al juĝistoj, kiuj kutimiĝis al la eŭropa baleta stilo. Dum la prezentado la rideto de ĉinaj knabinoj ŝajnis la ĉina esprimo, emocianta la mondon.

La prezentado de ĉinaj knabinoj ne nur konkeris la juĝistojn, sed ankaŭ imponis al rusaj sportistinoj . Elena Posevina, rusa sportistino, diris al raportisto: "Mi esperas, ke ĉinaj knabinoj havu sian stilon. Ili estas talentaj. Mi rigardis ilian lastan prezentadon. La prezentado estas mirinda. Mi sentis, ke ili prenis ĉinan nacian muzikon en la prezentado. La muziko estas tre bela kaj distinga."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040