china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pro olimpikoj, la mondo komprenas Ĉinion
(GMT+08:00) 2008-08-26 17:33:27

Karaj aŭskultantoj, dum Pekinaj Olimpikoj dekmiloj da raportistoj amasiĝis en Ĉinio. Ankaŭ Turkio sendis historie plej grandan intervjuan grupon al Ĉinio por raportado de la olimpikoj. Sekve de fino de diversaj konkursoj, turkaj raportistoj, kiuj pene laboris pli ol 20 tagojn, finfine povas ripozi kaj retrospekti la neforgeseblan pekinan vojaĝon. Nun bonvole aŭskultu nian raporton.

Turka ŝtata asocio de radio kaj televidado gaje kantis ekster elsenda ĉambro de pekina olimpika internacia radio-centro. Turkaj raportistoj, kiuj klopodadis por raportado inter diversaj konkursejoj en la lastaj 20 tagoj, ĝoje kolektiĝis kune kaj celebris plenan sukceson de la raportado pri la olimpikoj. Por raporti la olimpikojn, preskaŭ 20 turkaj amaskomunikiloj sendis historie plej grandan raportadan grupon. Respondeculo de sporta fako de ĵurnalo "Hurriyet", kies emisia kvanto estas plej granda en Turkio, sinjoro Esat Yilmaer havas 35-jaran sporto-raportan sperton. Parolante pri raportado de Pekinaj Olimpikoj, li diris:

"Unue mi gratulis Pekinon, ĝi okazigis plej sukcesajn olimpikojn ĝis nun. Instalaĵoj en sportaj konkursejoj estas tre progresintaj kaj perfektaj, samtempe preparado kaj subtenado al amaskomunikiloj estas tre delikataj kaj zorgemaj, Pekino liveris al ni grandan oportunon kaj montris al la mondo vere perfektajn olimpikojn."

Zorgema akcepta laboro de Pekinaj Olimpikoj profunde impresis turkajn raportistojn, ankaŭ libera intervjua medio liveris garantion al ilia elstara raportado. Estro de novaĵ-fako sub turka ŝtata asocio de radio kaj televidado sinjoro Yuksel Degercan diris:

1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040