china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pekinaj Olimpikoj estos plej sukcesaj Olimpikoj dum la olimpika historio
(GMT+08:00) 2008-08-29 16:50:58

Laŭ invito de Ĉina Radio Internacia, ĝenerala direktoro de Brita Disaŭdiga Korporacio Mark Thompson venas al Pekino por spekti inaŭguron de la 29-aj Olimpikoj. Lastatempe akceptante intervjuon de nia radio, li esprimis, ke la Pekinaj Olimpikoj certe estos la plej sukcesaj Olimpikoj dum la olimpika historio.

Lastatempe dum la vizito al Ĉina Radio Internacia, ĝenerala direktoro de Brita Disaŭdiga Korporacio Mark Thompson diris, ke estas tre honore, ke li povas ĉeloke spekti la inaŭguron de la Pekinaj Olimpikoj laŭ invito. Li diris, ke kvankam diferencas inaŭguroj de Olimpikoj, tamen la inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj estas la plej sukcesa, ĝi altiras al si atenton de spektantoj de Britio kaj eĉ de la tuta mondo.

"Mi firme kredas, ke la inaŭguro donis profundan impreson al multaj homoj. Ĝi kun tiel multe da aktoroj, tiel profunda kultura enhavo kaj altnivela prezentado, estas mirinda. Mi kredas, ke pro la inaŭguro, fremdlandanoj havos pli grandan interesiĝon pri Ĉinio."

Dum la intervjuo, Mark Thompson informis, ke antaŭ ses jaroj, la Brita Disaŭdiga Korporacio preparis raporton por la Pekinaj Olimpikoj. Ĉifoje la korporacio ekspedis pli ol 400 laborantojn al Pekino por fari raportadon. Dum la Olimpikoj, disaŭdiĝas programoj kun 3 000 horoj. Cetere en Londono kaj aliaj lokoj de la mondo, ankaŭ centoj da laborantoj de la korporacio okupiĝas pri la raportado.

Mark Thompson diris, ke la raportado pri la Pekinaj Olimpikoj estas alte atentata de amaskomunikiloj de diversaj landoj de la mondo. Li esprimis, ke amaskomunikiloj devas ludi pozitivan rolon en akcelado de interfluo kaj interkompreno de popolanoj el diversaj landoj, se ĝi povas objektive kaj vere speguli popolan vivon de diversaj landoj, homoj povas montri komprenemon kaj simpation pro profundigo de interkompreno kaj tiel alporti pacon kaj harmonion por la mondo.

"Mi opinias, ke amaskomunikiloj devas akceli interfluon kaj komprenon de popolanoj el diversaj landoj kaj tio koincidas al koncepto iniciatita de la Pekinaj Olimpikoj."

Li esprimis, ke amaskomunikiloj ankaŭ devas sin dediĉi al raporto de problemoj komune frontataj de la homaro, ekzemple klimata ŝanĝiĝo kaj medio.

"Mi opinias, ke amaskomunikiloj devas ludi gravan rolon por atentigi homojn, ke ili havas komunajn interesojn. Kvankam troviĝas diverĝoj, tamen komunaj interesoj estas pli gravaj."

Mark Thompson ankaŭ diris al la raportisto, ke sekve de evoluo de la ĉina ekonomio kaj senĉesa grandiĝo de ĉina influo, nun en Britio pli kaj pli multaj gejunuloj lernas la ĉinan lingvon kaj lia filo estas unu el ili. Ĉiufoje li surpriziĝas pri ĉina granda ŝanĝiĝo kaj rapida disvolviĝo en vizito al Ĉinio.

"Ĉinio senĉese ŝanĝiĝas antaŭ miaj okuloj. Estas tre honore, ke mi povas fari viziton al Ĉinio, precipe antaŭ inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj."

Mark Thompson diris, ke Olimpikoj estas sankta renkontiĝo por interfluo kaj referenco de la orienta kaj okcidenta kulturoj kaj ankaŭ estas renkontiĝo por reciproka disvolviĝo de la olimpika spirito, olimpika kulturo kaj civilizacioj de diversaj landoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040