china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ni estas amikoj sub olimpika kvin-ringa flago
(GMT+08:00) 2008-09-03 15:33:34

Sukcese fermiĝis Pekinaj Olimpikoj. Okaze de la olimpikoj, homoj el diversaj mondpartoj ĝoje kolektiĝis kaj kune ĝuis la ĉarmon de la olimpikoj, kiu lasis la amikan memoron en la koro de diverslandaj popolanoj.
En Pekino la loko ĉirkaŭ lago Shichahai estas vaste konata feriejo, kiu harmonie kunfandis la tradician kulturon kaj la modernan modon. Turistoj vojaĝantaj en Pekino emas promeni ĉi tie en la vespera krepusko, spekti vesperajn pejzaĝojn starante sur la ponto Yinding, aŭ preni bongustajn manĝaĵojn sidante ĉe la laga bordo. Dum Pekinaj Olimpikoj, la loko fariĝis aparte homplena, kaj videblis homoj kun diversaj ŝtatanecoj.
En bufedejo ĉe la lago Qianhai, akompanate de sia ĉina amiko, gesinjoroj Nilly kaj Catherine el Britio prenis manĝaĵojn ĉe subĉiela bufedeja tablo. S-ro Nilly diris, ke la akre konkurantaj atletikaj matĉoj lasis al ili profundan impreson, kaj la stadiono Birdnesto tre belas kaj imponas. S-ino Catherine gaje diris, ke dum spektado de matĉoj, ili amikiĝis kun spektantoj el Jamaiko. Ŝi diris:
"Estas facile fariĝi geamikoj, kiam oni spektas matĉon en stadiono. Malgraŭ tio, ke jamaikaj sportistoj forprenis kelkajn orajn medalojn, ni tamen fariĝis geamikoj."
Estante superklasaj fanatikuloj de la usona korbopilka teamo NBA, s-ro Ronald Butcher kaj liaj tri fratoj alvenis el Usono. Sed malesperige por li, ke li havigis al si nur unu bileton de la virina korbopilka matĉo. Sed tio ne malĝojigis ilin, ĉar la gastamo de ĉinoj profunde kortuŝis ilin. Li diris:
"La fervoro de ĉinoj donis al mi profundan impreson. Ili ĉiuj estas tiel entuziasmaj kaj gastamaj, ke ili ĉiumomente pretas por helpi nin, kaj ni sentas, ke restado ĉi tie estas tre agrabla."
La olimpikoj ne nur liveris bonan scenejon, por ke diversaj landoj elmontru la sportan potencon, sed ankaŭ estas bona ŝanco, por ke oni konigu la propran kulturon kaj faru la interfluon. Okaze de la olimpikoj, diversaj landoj establis sian "Olimpikan Hejmon" en Pekino.
"Londona Hejmo" situas en antikveca kvadrat-korta domo ĉe la lago Shichahai, ĉi tie la brita ekzotismo el melodia ĵazo, brit-stila te-trinkado posttagmeza kaj ĝentilemaj kelneroj perfekte kombiniĝis kun la antikva orienta civilizacio. Organizanto de "Londona Hejmo" s-ro David Adam konigis, ke elekti la tradician kvadrat-kortan domon kiel sidejon de "Londona Hejmo" celas reliefigi la trajton de Londono kaj samtempe speguli aprecon de Londono pri la ĉina kulturo.
La rusa olimpika delegacio aranĝis "Rusan Hejmon" en la hotelo Xiaowangfu ĉe la lago Qianhai. Respondeculo s-ino Nastia Klimova diris, ke en "Rusa Hejmo", la vestoj de ĉiuj laborantoj kaj de talismano de la rusa delegacio estas ruĝkoloraj, ĉar en Ĉinio la ruĝa koloro simbolas sukceson, venkon kaj feliĉon.
Dum Pekinaj Olimpikoj, gejunuloj el 205 landoj kaj regionoj kolektiĝis en la Olimpika Junulara Tendaro de Pekino. Hungara junulo Szabo Akos diris:
"Ni kune partoprenis en baloj, konversaciis, kaj nin amuzis en tre gaja etoso. Ni cementis la amikecon, kaj mi amikiĝis kun gejunuloj el Kuvajtio, Federacio de Arabaj Emirlandoj, Albanio, Nederlando kaj aliaj."
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040