china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Intervjue al estro de singapura delegacio
(GMT+08:00) 2008-09-04 14:57:15

La 3-an de septembro en la paralimpika vilaĝo okazis ceremonio por la enloĝiĝo de singapura delegacio. Akceptante intervjuon de nia raportisto, sinjoro Frankie Thanapal Sinniah, estro de la singapura delegacio, diris, ke la pekina preparado por la paralimpikoj estas kontentiga, kaj li atendas, ke singapuraj sportistoj atingu bonan rezulton en la paralimpikoj.

En la paralimpika vilaĝo senobstaklaj instalaĵoj kaj bone trejnitaj volontuloj kortuŝis singapurajn sportistojn. Sinjoro Frankie Thanapal Sinniah diris al la raportisto, ke en la paralimpika vilaĝo ili sentas sin kiel hejme. Li diris: "La vilaĝo estas bonega. Mi opinias, ke homoj en la vilaĝo estas tre amikaj; la apartamento, konstruita en la azia stilo, plaĉas al ni, ĉar ankaŭ singapuranoj havas similan ideon tiurilate, tial ni sentas nin kiel hejme."

Frankie Thanapal Sinniah estis handikapula sportisto pri naĝado. Nun li servas kiel la honora ĝenerala sekretario de Singapura Paralimpika Komitato. Li kelkfoje vizitis Pekinon kaj propraokule vidis grandan ŝanĝiĝon de tiu ĉi urbo. Li diris: "Pekino estas belega. Mi kelkfoje vizitis ĝin kaj propraokule vidis ĝian grandan ŝanĝiĝon. En la jaro 1996 mi vizitis Pekinon kaj vidis multajn ŝanĝiĝojn. Pasintajare mi venis al Pekino por ĉeesti kunvenon kaj trovis novajn ŝanĝiĝojn en tiu ĉi urbo, kaj tri monatojn poste mi refoje venis al Pekino kaj vidis novan aspekton."

Laŭ lia konigo, el la singapura delegacio estas 6 sportistoj, kiuj partoprenos konkursojn de naĝado, velado, atletiko kaj rajdarto. Li prezentis al la raportisto aparte du sportistojn: "Theresa Goh Rui Si kaj Eric Ting Chee Keong partoprenos respektive la naĝadon kaj rapidrulseĝadon. La unuan fojon Eric Ting Chee Keong ricevis la kvalifikon por paralimpikoj. Li atingis bonan rezulton en la germana malferma konkurso. Theresa Goh Rui Si posedas kelkajn mondajn rekordojn de naĝado, kaj por ŝi tio estas la dua fojo partopreni paralimpikojn."

Malgraŭ la ĉeesto de nur 6 sportistoj, tamen la singapura delegacio celas gajni du medalojn el la paralimpikoj. Frankie Thanapal Sinniah diris, ke singapuraj sportistoj probable gajnos medalon ankaŭ el aliaj konkursoj krom el la naĝado. Li diris: "Ni celas gajni du medalojn, tamen ni ne povas esti certaj, el kiuj konkursoj ni gajnos ilin, ĉar tio dependas de la prezentado de sportistoj. Niaj sportistoj probable gajnos medalon el ĉiu de 4 konkursoj, kiujn ili partoprenos.

Li diris, ke singapuraj handikapulaj sportistoj ricevis fortan subtenon de la registaro. Krom kiel la honora ĝenerala sekretario de Singapura Paralimpika Komitato, li servas ankaŭ kiel prezidanto de la Handikapula Sporta Konsilio de Singapuro, kaj pro tio li sentas fortan subtenon de la registaro pli multe ol aliaj. Li diris: "La registaro multe subtenas sporton de handikapuloj, kaj ankaŭ la popolo apogas nin. La registaro asignis grandan sumon por disvolvi nian aferon. Ĝi asertis, ke handikapuloj ĝuu interesojn egale al ordinaraj homoj."

Egaleco de handikapuloj kaj ordinaraj homoj konformas al ideo de la Pekinaj Paralimpikoj. Handikapuloj devas dividi plezuron kaj ĝui amikecon el la olimpika movado kaj fruktojn el la socia civilizacio kune kun ordinaraj homoj. Frankie Thanapal Sinniah diris: "Okazigi paralimpikojn estas tre grave, ĉar la paralimpikoj estas la sola kunveno de handikapuloj, en kiu oni povas solvi iliajn malfacilojn kaj fari alvokon por ili. Se ili sukcesos en sporto, iliaj malfaciloj estos pli facile solveblaj. Mi volas diri, ke en la mondo estas neniu denaske priservata, kaj ni, handikapuloj, devas memstariĝi kaj klopode konstrui la mondon pli bela."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040