china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Kreu koran okulon kaj komune ĝuu paralimpikojn
(GMT+08:00) 2008-09-10 17:15:34

Blindulo Zhao Wei plezure titolis, ke iliaj oreloj estas superregalataj. Li diris:

"La fona koloro de la inaŭguro de la paralimpikoj estas bluo, ekzistas bluaj ĉielo kaj maro. Ĉio tute pura. Ankaŭ la animo de homoj estas purigata. La inaŭguro impresis min ŝonĝa kaj senkompara."

Aperis ĉi tia bela bildo en la kapo de blindula masaĝisto Hao Dongwu:

"Kiam volontuloj babilis pri artfajraĵoj super Birda Nesto, tiam klara aperis la bildo en mia kapo, ke artfajraĵoj kiel burĝonoj pompe floras. Mi sentas, ke la imago estas pli brila ol tiu, kiun vi vidas."

Sinjorino Zhang Rui estas najbaro de Hao Dongwu. Ĉifoje ŝi aparte kune kun Hao Dongwu kaj liaj blindulaj amikoj spekti la inaŭguron ĉi tie. Ŝi diris:

"Mi venas ĉefe por senti la atmosferon kune kun blindulaj amikoj. Mi povas senti, ke iliaj koroj estas brilaj kaj optimistaj. Mi sentis, ke niaj koroj batadas laŭ la sama rapideco."

Hao Dongwu pli prave priskribis la atmosferon kiel hejman atmosferon. Li diris, ke la paralimpikoj ŝajnas familian kunvenon, ĉiuj homoj, handikapuloj kaj sanuloj, tute egale partoprenas kaj ĝuas ĝojon kaj plezuron alportitajn de la paralimpikoj. Li diris:

"Ĉi tie ni vere sentis tion, ke handikapuloj kaj senmankuloj kune ĝuas la paralimpikojn. Ni havas la hejman senton kaj gajnis plej grandan ĝojon."

1 2 3
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040