china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Tutmonda konkurso de scioj pri la 60-a datreveno de la Nova Ĉinio----Atingoj de Ĉinio en regado laŭ la leĝoj
(GMT+08:00) 2009-06-01 16:30:04
Karaj amikoj, bonvenu aŭskulti nian programeron de la tempodaŭro. Hodiaŭ ni raportos pri la atingo de Ĉinio en regado super la ŝtato laŭ la leĝoj kadre de la serio titolita Tutmonda Konkurso de Scioj pri la 60-a Datreveno de la Nova Ĉinio. Hodiaŭ ni kune retrorigardu la trapasitan vojon de la nova Ĉinio en regado laŭ la leĝoj dum la pasintaj 60 jaroj. Se vi pretas por aliĝi al vicaro de konkursanoj, atentu pri jenaj demandoj, facile respondeblaj:

1) Kiom da publikaj proponoj kolektiĝis en la unua Konstitucio de Ĉina Popola Respubliko?

2) Kiom da validaj leĝoj estas en aktuala Ĉinio?

La 1-an de oktobro de la jaro 1949, prezidanto Mao Zedong deklaris la fondiĝon de la Ĉina Popola Respubliko. Al nacio multe suferinta la militojn tiam malfermiĝis nova ĉapitro de ĝia historio.

La novnaskita regpotenco tute malsamas ol la antaŭaj reĝimoj. La ŝtato apartenigas siajn rajtojn al la popolo kaj ĉasas la noblan celon de senekspluato, senpolarizo kaj komuna riĉeco. En la 5-a jariĝo de la nova Ĉinio aperis la Konstitucio de la Ĉina Popola Respubliko. Antaŭ tio, la konstitucio-projekto estis publike diskutata tri monatojn kaj kolektiĝis en si 1,38 milionoj da proponoj, laŭ kiuj reviziitaj kaj aperintaj leĝoj pozitive influas la regadon laŭ la leĝoj en Ĉinio eĉ hodiaŭ. Intervjuate, fama juristo sinjoro Li Buyun aparte menciis la du principojn difinitajn en la Konstitucio:

"Ni havis la Konstitucion aperintan en 1954. Ĝi estas bona konsititucio. Ĝi difinis du principojn: jura memstareco kaj demokratia leĝdonado."

Kunaperintaj estas Leĝoj pri la Organizado de la Popola Kongreso kaj Leĝoj pri Organizado de la Popola Juĝejo. La ŝtata reĝimo, potencorganoj kaj juĝorganoj establiĝis kaj ekfunkciis laŭ la leĝoj. Sekve venis la unua ora periodo de la regado laŭ la leĝoj en la nova Ĉinio. Tiam komenciĝis tamen prospere disvolviĝis studfako de jurscienco. La 20-jara Li Buyun ekstudis juron en la fakultato pri jurscienco sub Pekina Universitato. Tie li komencis sian dumvivan esploradon pri juro.

1 2 3
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040