china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Iri al mondo --- Diplomatiaj atingoj de Ĉina Popola Respubliko en 60 jaroj
(GMT+08:00) 2009-06-01 17:31:17

Karaj aŭskultantoj, bonvole aŭskultu Scienc-konkurson pri 60-jara Jubileco de Ĉina Popola Respubliko. En la hodiaŭa programero, ni kune retrospektos diplomatiajn atingojn de la Ĉina Popola Respubliko en la pasintaj 60 jaroj. La hodiaŭaj du demandoj estas jenaj: unue, en kiu jaro Ĉina Popola Respubliko restarigis laŭleĝan sidlokon en UN? Due, kiom da landoj establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio? Nun bonvole aŭskultu la detalon.

(sono 1 Zhou Enlai)

"Ni, komunistoj ĉiam deklaras, ke ni kredas la komunismon kaj opinias, ke socialismo estas bona. Tamen en tiu ĉi konferenco, ne necesas propagandi propran pensmanieron kaj diverslandajn politikajn sistemojn. La ĉina delegacio venis ĉi-tien celante akceli komunan konon, tamen ne montri diferencon."

Jen parolis s-ro Zhou Enlai, la tiama ĉina ĉefministro kaj la unua eksterafera ministro de Ĉina Popola Respubliko, en Bandunga Pinta Konferenco, okazinta en la jaro 1955. En la Bandunga Pinta Konferenco, okazinta aprile de la jaro 1955, estis la unuafoja partopreno de Ĉinio en grandskala plurflanka internacia konferenco. Ja en ĉi-foja konferenco, la 5 pacaj kunekzistaj principoj de Ĉinio --- reciproka respekto de suvereneco kaj teritoria integreco, ne interinvado, ne interveno en alilandajn internajn aferojn, egaleco kaj reciproka utilo, kaj paca kunekzisto, estis vaste konataj de pluraj landoj. Nuntempe, la 5 pacaj kunekzistaj principoj estas vaste konataj kaj jam fariĝis bazaj principoj de la internaciaj rilatoj.

Spertante internaciajn ŝanĝiĝojn, Ĉinio ĉiam persistas en la 5 pacaj kunekzistaj procipoj, kaj tio ankaŭ estas grava kialo, ke Ĉinio havas pli kaj pli multajn amikojn, speciale amikojn el evoluantaj landoj. En la komenco de fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko, detranĉita de grandaj okcidentaj landoj, nur dek kelkaj landoj establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, tamen nuntempe jam 171.

Sovetio estis la unua lando, kiu deklaris establi diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio en la 2-a de oktobro de la jaro 1949, la dua tago post fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko. Decembre de la jaro 1991, post disiĝo de Sovetio, Rusio daŭrigis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio. Antaŭ nelonge, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun rusa prezidento Dmitri Medvidev en Londono. La du flankoj atingis plurajn gravajn komunajn konojn rilate al antaŭenpuŝo de strategiaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio, komuna traktado de internacia financa krizo, plifortigo de dulandaj kunlaboroj en internaciaj aferoj kaj tiel plu.

Tikhvinsky estas rusa maljunulo aĝanta je preskaŭ 90 jaroj, li iam enoficiĝis kiel sovetia ĝenerala konsulo en Pekino kaj spertis disvolviĝan proceson de la dulandaj rilatoj. Oktobre de 2008, kiam ĉina ĉefministro Wen Jiabao vizitis Moskvon, li havis tian konversacion kun s-ro Tikhvinsky.

(sono 2)

"Tikhvinsky: La baldaŭ okazonta 'Rus-lingva Jaro en Ĉinio' kaj Ĉin-lingva Jaro en Rusio kreos plimultajn kondiĉojn por ni en humanisma kultura kampo. Ni do povas plifortigi kunlaborojn en kultura kaj eduka kampoj por sorbi plimultajn junulojn partopreni kaj fari interŝanĝojn.

Wen Jiabao: Antaŭ 60 jaroj, vi jam estis ĝenerala konsulo de Sovetio en Pekino kaj partoprenis en ŝtat-fondiĝa ceremonio de Ĉina Popola Respubliko. Amikeco inter Ĉinio kaj Rusio estas longtempa, daŭrigebla kaj senĉesa. Se via saneco permesas, mi volontas inviti vin al Pekino kiam la du landoj okazigos lingvajn jarojn."

Enirinte en la 60-aj kaj 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, rilatoj inter Ĉinio kaj okcidentaj landoj komencis pliboniĝi. En tiu ĉi periodo, Ĉinio establis diplomatiajn rilatojn kun Usono.

(sono 3)

En la fino de la 60-aj kaj 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, konsiderante siajn proprajn interesojn, Usono kaj aliaj okcidentaj landoj unu post alia reordigis politikojn al Ĉinio. La fama "tablotenisa diplomatio" malfermis pordon inter Ĉinio kaj Usono, kiu fermiĝis en pli ol 20 jaroj. De la jaro 1971, Henry Alfred Kissinger sekrete vizitis Ĉinion, ĝis vizito de Richard Milhous Nixon kaj publikigo de Komuna Komuniko de Ĉinio kaj Usono, la dulandaj rilatoj akiris grandan progreson. Januare de 1979, Ĉinio kaj Usono oficiale establis diplomatiajn rilatojn.

Rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio, Ĉinio kaj Usono montras persiston kaj ŝanĝiĝon de ĉina diplomatio en la pasintaj 60 jaroj. Jen estas ĉinaj principoj: ne alianci kun iu ajn grandaj landoj, ne trakti landojn laŭ diferencaj sociaj sistemoj kaj ideologioj, establi amikajn diplomatiajn rilatojn kun ĉiuj landoj sur la bazo de pacaj kunekzistaj principoj, plibonigi kaj disvolvi rilatojn kun najbaraj kaj evoluantaj landoj kaj tiel plu. Malferma entena koro kaj plifortiĝo de ĝenerala ŝtat-potenco plirapidigas marŝon de Ĉinio al la mondo kaj akirigis al Ĉinio plimultajn internaciajn parolrajtojn.

La or-kolora halo en domego de UN estas kunvenejo de UN, vico de la sidlokoj ŝanĝiĝis ĉiu-jare kaj ĉiuj sidlokoj simbolas ŝtatan suverenecon kaj nacian majestecon. Oktobre de la jaro 1971, la 26-a ĝenerala Asembleo de UN absolute pasigis la rezolucion n. 2758 kaj restarigis ĉiajn laŭleĝajn rajtojn de Ĉina Popola Respubliko en UN.

Tio malfermis novan paĝon de kunlaboroj inter Ĉinio kaj UN kaj plurflankaj diplomatiaj agadoj de Ĉinio komenciĝis. En 30 jaroj antaŭ 1978, ĉinaj ŝtatgvidantoj nur partoprenis en 6 plurflankaj diplomatiaj aktivadoj. Tamen ĝis nun, Ĉinio jam aliĝis al pli ol 100 inter-registaraj internaciaj organizoj, pli ol 300 internaciaj konvencioj, 22 pacprotektaj aktivadoj de UN kaj sume sendis pli ol 10 mil homfojojn en pacprotektaj aktivadoj.

Enirinte en la novan jarcenton, Ĉinio prezentis ideologion de "harmonia mondo". La nuna eksterafera ministro de Ĉinio Yang Jiechi konigis,

(sono 5)

"En la nuna mondo, diplomatio ne plu estas ludo, tamen reciproka utilo kaj komuna gajno. Ĉina diplomatio ĉiam tenas la ideologion pri harmonio, kunlaboro, reciproka utilo kaj komuna gajno de la historio."

Karaj aŭskultantoj, ĵus vi aŭskultis Scienc-konkurson pri 60-jara Jubileco de Ĉina Popola Respubliko. La hodiaŭaj du demandoj estas jenaj: unue, en kiu jaro Ĉina Popola Respubliko restarigis laŭleĝan sidlokon en UN? Due, kiom da landoj establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio? Nun ni finu la programereton, dankon pro via aŭskulto!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040