china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Scienc-teknikaj atingoj de Ĉina Popola Respubliko en lastaj 60 jaroj
(GMT+08:00) 2009-06-02 15:07:57
La kuranta jaro estas la 60-a datreveno de fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko. En la lastaj 60 jaroj, ĉina scienc-tekniko senĉese progresis. Hodiaŭ, por ekzemplo ni citos la unuan spacan promenon de ĉinoj kaj konigos al vi partajn scienc-teknikajn atingojn de Ĉina Popola Respubliko en la lastaj 60 jaroj. Nun atentu la du demandojn: la unua, kiel la ĉino, kiu faris la unuan spacan promenon, nomiĝas? La dua, kiam Ĉinio pafis la unuan artefaritan sateliton? Karaj amikoj, nun bonvole aŭskultu!

"Mi jam iris el kapsulo de aerŝipo Shenzhou n. 7, mi sentas bone kaj salutas la tutlandan popolon kaj la tutmondan."

La 27-an de septembro de la jaro 2008, en spaco distanca de la tero je pli ol 300 kilometroj, ĉina kosmonaŭto Zhai Zhigang marŝis je la unua paŝo de spaca promeno de ĉinoj. La voĉo ĝuste estas lia. Ĉi tiu procezo kun historia signifo markas, ke Zhai Zhigang fariĝis la unua ĉino, kiu faris spacan promenon, kaj Ĉinio estas la tria lando, post Rusio kaj Usono, kiu tenas teknikon de spaca elkapsula aktivado.

Kunhom-spaca tekniko inkludas multajn fakojn kaj reprezentas ŝtatan sintezan scienc-teknikan forton. Ĝi tuŝas raketon, aerŝipon, telekomunikon kaj aliajn, sume 7 kampojn, estas la plej komplika kaj plej granda programo kun plej granda risko, ankaŭ alt-scienc-teknika sistema programo amasiganta pintajn scienc-teknikojn. Vicĝenerala komandanto de ĉina spaca programo sinjoro Zhang Jianqi diris, ke sen evoluintaj scienc-teknikoj kaj scienc-esplora forto, oni ne povas fini eksterkapsulan aktivadon.

Pli ol 100 mil teknikistoj kaj centoj da scienc-teknikaj establaĵoj kaj entreprenoj partoprenis en ĉina spaca programo. Nun en Ĉinio, ekzistas 35 milionoj da scienc-teknikaj personoj, ĉiujare elspezo por tutsocia esploro kaj ekspluato jam superis 300 miliardojn da juanoj. Sed komence de la fondiĝo de nova Ĉinio, la nombro de scienc-teknikaj personoj en la tuta lando ne atingis 500. Tiam, marŝo en la spaco nur estis malproksima sonĝo por ĉinoj.

Komence de la fondiĝo de nova Ĉinio, la ŝtato metis disvolvon de scienc-teknika afero sur gravan lokon kaj ellaboris skemon de longtempa plano de scienc-teknika disvolvo. En la jaro 1964, fungo de atombombo, leviĝinta el ĉina nordokcidenta dezerto skuis la mondon, sukcese eksplodis la ĉina unua atombombo. Post tri jaroj, sukcese eksplodiĝis la ĉina unua hidrogena bombo. En la jaro 1970, la ĉina unua artefarita tersatelito, Orienta Ruĝo n. 1 estis sukcese pafita al la spaco. La "du bomboj kaj unu tersatelito" ne nur fortikigis ĉinan scienc-teknikan kaj nacidefendan potencon kaj fiksis la ĉinan gravan statuson en la internacia scenejo, sed ankaŭ preparis teknikojn, talentulojn kaj aliajn kondiĉojn por ĉina pluapaŝa esploro. Koncerna respondeculo de la ĉina Scienc-Teknika Ministerio sinjoro Mei Yonghong analizis dirante:

"Nia scienc-teknika disvolvo jam formis relative abundajn akumulojn, ni posedas kompletan fakan sistemon, kiu estas malmulta en la mondo. Cetere, ni jam akumulis abundajn scienc-teknikajn homfortojn, inkluzive de esploristoj kaj ekspluatistoj. Tio okupas la antaŭan vicon en la mondo."

En 1978, Ĉinio komencis realigon de la politiko pri malfermo kaj reformado. Ankaŭ de tiam, Ĉinio difinis la strategian pensadon, ke "Scienc-tekniko estus la unua produkta forto" kaj aktive ekorganizis plenumon de kvanto da programoj por solvi ŝlosilajn scienc-teknikajn problemojn. Nun, Ĉinio bonvenigas la tempon, en kiu scienc-teknikaj prospere fruktas. Ĉiujare aperas preskaŭ 20 mil fruktoj scienc-teknikaj sur la kampoj de baza esplorado, energio, agrikulturo, media protektado kaj aliaj. La scienc-teknika subtena rolo al ekonomia kaj socia disvolvo estas pli kaj pli klara kaj influo al la vivo de popolo pli kaj pli granda. Estro de enketa kaj esplora fako sub la ĉina Scienc-teknika Ministerio sinjoro Xu Heping diris:

"Pluapaŝe malpliiĝis la distanco de ĉina scienc-teknika forto disde internacia nivelo de progresinteco, iuj kampoj eniris en antaŭan vicon de la mondo, kaj rapide altiĝis nia influo al monda teknika disvolvo. Scienc-tekniko liveris fortan subtenon al akcelado de ekonomia kaj socia disvolvo kaj al garantio de ŝtata sekureco."

1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040