china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Iru al prospero---disvolviĝo de nacia forto de nova Ĉinio en 60 jaroj
(GMT+08:00) 2009-06-03 15:02:06

2009 estas 60-jariĝo de fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko. Dum la pasintaj 60 jaroj, Ĉinio sin turnis de malriĉa kaj malprogresinta lando al la prospera kaj forta lando. En la hodiaŭa programero, ni kune retrorigardas vojon de ĉina ekonomia evoluo kaj vivŝanĝiĝon de ĉinoj en tiuj 60 jaroj. Do hodiaŭaj du demandoj por vi: Kioman lokon okupas la ĉina ekonomia sumo en la mondo? En kiu urbo okazos Monda Foiro en 2010?

En la 8-a de aŭgusto de 2008, inaŭguriĝis la 29-a Olimpiko en Pekino, ĉefurbo de Ĉinio. Sportistoj el 204 landoj kaj regionoj kolektiĝis kaj miliardoj da homoj tra la tuta mondo kune ĝuis ĝojecon alportatan de sporto.

Post 16 tagoj, en "Bird-Nesto", ĉefstadiono de la Olimpiko, sankta fajro estingiĝis kaj la Pekina Olimpiko perfekte fermis sian kurtenon. En la ferma ceremonio, prezidanto de Internacia Olimpika Komitato Jacques Rogge tiel taksis la Pekinan Olimpikon:

"Per la Olimpiko, la mondo komprenas Ĉinion kaj ankaŭ Ĉinio komprenas la mondon. Ĝi estas vere speciala Olimpiko!"

Por 1,3 miliardoj da ĉinoj, tiuj 16 tagoj estas eterne neforgeseblaj. He Zhenliang, antaŭenpuŝanto de ĉina Olimpika movado kaj prezidanto de kultura kaj eduka komisiono de Internacia Olimpika Komitato diris, ke per 16 tagoj Ĉinio realigis sian sonĝon.

"Okazigo de Olimpiko estas sonĝo de ĉinoj, sed ĝi ne estis realigebla en la pasinteco. Kial? Ĉar oni bezonas grandan homforton kaj materialojn por okazigi Olimpikon kaj tio estis nur revo antaŭ fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko."

Antaŭ fondiĝo de la nova Ĉinio en 1949, pro longdaŭra tumulto, ekonomio estis ĉe rando de disrompiĝo kaj pokapa totala enlanda produktvaloro estis nur 50 usonaj dolaroj. Maljunulino Liu Guixian 77-jara tiel taksis tiaman vivon.

"Tiam mi estis tre malriĉa. Pro multaj gefiloj kaj tre malmulta enspezo, ni eĉ ne sciis kie estos la venonta manĝo en ĉiu tago. En vintro, 7 familianoj havis nur du litkovrilojn."

En la komenco de fondiĝo de la nova Ĉinio, ĉinoj koncentre konstruis pli ol cent bazajn instalaĵojn kaj firmigis bazon por disvolviĝo de sinteza nacia forto. Tamen ili estas inĝenieriaĵoj de peza industrio. En relative longa tempo, tra la tuta lando mankis provizado de porvivaj materialoj.

En 1978, Ĉinio ekpraktikis politikon de reformado kaj malfermo kaj metis graviton de disvolviĝo en ekonomia konstruo. De tiam Ĉinio rapidigis modernigon.

"En la 30-a de septembro de 1980, la menciita maljunulino Liu Guixian funkciigis sian restoracion en Pekino. En tiu tago, estis longa linio antaŭ ŝia restoracio por atendi ĝian funkcion---ĉar ĝi estas la unua privata restoracio de la nova Ĉinio.

La restoracio alportas feliĉan vivon al la maljunulino. Nun ŝi kun edzo aĉetis kortdomon en antaŭurbo de Pekino por pasigi restan vivon.

Post praktiko de politiko pri reformado kaj malfermo, en la lando okazis granda kaj profunda ŝanĝiĝo kaj ekonomia formo sin turnis de plana ekonomio al merkata ekonomio. La turno donis grandan aktivecon al evoluo de la ĉina ekonomio.

Nun Ĉinio komplete adiaŭis tempon, en kiu mankis materialoj. Plejparto de familioj havas televidilon, glacikeston, lavmaŝinon, komputilon kaj aliajn familiajn aparatojn, kiuj estis rigardataj kiel luksaĵoj antaŭe. Ankaŭ posedo de aŭto estas realigebla afero por ordinaraj homoj. Ordinara laboranto Ma Yunliang 27-jara nur, aĉetis aŭton por si mem en la pasinta monato.

"Posedo de aŭto estas ĝenerala afero por ordinaraj homoj, ĝenerale unu-aŭ du jara enspezo sufiĉas por aĉetado. Estas oportune por ni stiri aŭton por laborado kaj vojaĝado."

Laŭ statistika cifero, la totala enlanda produktvaloro de Ĉinio en 2008 kreskis 400-oble ol tiu en 1952, la totala ekonomia sumo estas en la kvara loko en la mondo kaj pokapa produktvaloro superas 3 mil usonajn dolarojn.

Nun ĉinoj ne nur kapablas aĉeti apartementon kaj aŭton, sed ankaŭ ŝatas vojaĝi. Sekve de plivastigo de malfermo, tra la tuta mondo estas paŝoj de ĉinaj turistoj. Sinjoro Hao Xin tre ŝatas vojaĝi alilanden.

Tamen sinjoro Hao ne planas vojaĝi al aliaj landoj en la venonta jaro, ĉar li vojaĝos al Ŝanhajo por apreci tiean alilandan etoson. En majo de la venonta jaro en Ŝanhajo, okazos Monda Foiro.

Sinjoro Yu Zhengsheng, ĝenerala sekretario de la municipa komitato de la Partio kaj estro de plenuma komitato de Monda Foiro de Ŝanhajo diris, ke Ŝanhajo jam asignis preskaŭ 20 miliardojn da juanoj por konstrui bazajn instalaĵojn, kiaj metroo kaj ŝoseoj kaj publikajn instalaĵojn en ĝardeno de la Monda Foiro.

Karaj retlegantoj, ĵus estas raporto el la serio pri la Tutmonda Konkurso de Scioj pri la 60-a Datreveno de la Nova Ĉinio. Temas pri la disvolviĝo de nacia forto de Ĉinio dum la pasintaj 60 jaroj.

Niaj demandoj estas:

1) En kiu loko la ĉina ekonomia sumo en la mondo?

2) En kiu urbo okazos Monda Foiro en 2010?

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040