La 8-an de februaro, libana prezidento Michel Suleiman intervidiĝis kun alvizitanta hispana reĝo Juan Carlos 1, kaj diris, ke la provizora trupo de Libano kaj UN garnizonanta en Libano vizaĝas al minaco de Israelo. Li apelaciis al la internacia socio fari premon al Israelo, por ke ĝi observu la rezolucion n. 1701 de la Sekureca Konsilio de UN.
Suleiman reasertis, ke Libano observos la rezolucion n. 1701, kaj esprimis la plenan subtenon al la nove enoficiĝinta komandoro de la menciita trupo Alberto Asarta Cuevas el Hispanio.