Lastatempe ĉinaj elmigrintoj kaj ĉindevenuloj en la orienta parto de Usno esprimis per diversaj manieroj sian malkontenton al la usona registaro pro la armila vendo al Taiwan kaj urĝis Barack Obama haltigi ĉiajn kondutojn, malutilajn al la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, konsiderante ĝeneralan situacion de la interrilatoj.
La 8-an de februaro en la nomo de kelkcent miloj da samlandanoj el la ĉina provinco Fujian la societo de fujian-anoj sendis al Barack Obama leteron skribitan en la angla lingvo kun akraj vortoj, kiu urĝas lin ne malobservi la principon de tri Komunaj Komunikoj de Ĉinio kaj Usono, precipe tiun de la Aŭgusta-Deksepa Komuniko nek damaĝi la grandan aferon de la reunuigo de Ĉinio, sed fari aferojn utilajn al la monda paco.