La 9-an de februaro, proparolanto de irana Ministerio pri Eksteraj Aferoj Ramin Miham-Parast esprimis, ke rafinado de riĉigita uranio de la pureco de 20% fare de Irano ne malobservis la celon por pace utiligi nukleon. Se la koncernaj flankoj konsideros la prezentitajn kondiĉojn, oni ankoraŭ povos fari komercadon de nuklea fuzaĵo.
Tiutage irana novaĵ-agentejo diris citante vortojn de prezidanto de Irana Atomenergia Organizo Ali Akhbar Salehi, ke Irano komencis rafini riĉigitan uranion de la pureco de 20% en la 9-a. Irano jam raportis tion al Internacia Atomenergia Agentejo. La koncernaj personoj de la agentejo komencis inspektadon tiutage.