Vizitu Forumon

Usono sin dediĉos al antaŭenpuŝo de paca procezo de Mezoriento

(GMT+08:00) 2010-02-12 10:32:34

La 11-an de februaro, usona ŝtata sekretario Hillary Clinton diris, ke la registaro de Obama sin dediĉos al tio, ke oni antaŭenpuŝu ampleksan pacan procezon de Mezoriento garantiante sekurecon de Israelo kaj Palestino.

Tiutage Hillary publikigis deklaron post interparolo kun specialaj delegitoj de koncernaj flankoj pri mezorienta problemo kaj brita eksa ĉefministro Tony Blair, ke la registaro de Obama ĉiam subtenas ampleksan pacon de Mezoriento. Usono faras 3 penadojn por solvi la konflikton inter Israelo kaj Palestino per la dulanda plano. La penado inkludas helpon al Palestino pri konstruado de ekonomio kaj fortigon de regada kapablo, restarigon de la politika intertraktado por realigi establiĝon de ŝtato de Palestino kaj realigon de tiuj celoj per la maniero protektanta sekurecon de Israelo kaj Palestino.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto