Vizitu Forumon

Hu Jintao vizitis Taiwan-ajn samlandanojn

(GMT+08:00) 2010-02-13 18:51:06

Posttagmeze de la 12-a de februaro, Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, veturis al la urbo Zhangzhou de la provinco Fujian kaj intime vizitis komercistojn, venintajn el Taiwan por kreado kaj disvolvado. Li esprimis printempafestan bondeziron al la vastaj amasoj de taiwan-aj samlandanoj.

La urbo Zhangzhou estas unu el la ĉefaj naskolokoj de taiwana-aj samlandanoj. Troviĝas multaj samlandanoj el Taiwan en la urbo, por fari investadon kaj entreprenadon.

Hu Jintao diris, ke ni laŭeble plenumos ĉion favoran al taiwan-aj samlandanoj. Iras intertraktado pri ekonomia kunlaboro inter la du bordoj. Tio estas bona afero, ambaŭflanke gajniga kaj reciproke utila, kaj akcelanta la ekonomian kunlaboron inter la du bordoj. En la procezo de la interparolado ni plene konsideros interesojn de taiwan-aj samlandanoj, precipe de kamparanaj fratoj en Taiwan, kaj skrupule kondukos la bonan aferon.

Li esprimis la esperon, ke ankoraŭ pli multaj samlandanoj el Taiwan sin ĵetu en la aferon akceli pacan evoluadon de la dubordaj rilatoj kaj, kune kun ĉefteraj samlandanoj, komune kreu ankoraŭ pli brilan estontecon de la dubordaj rilatoj. Fine li diris, "La agrikultura kunlaboro inter la du bordoj portas multe da superecoj kaj tute povas esti bone farata. Ni devas fari maksimuman klopodon por ĝi."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto