Vizitu Forumon

Eksterlandaj gvidantoj gratulas ĉinan popolon pro Printempa Festo

(GMT+08:00) 2010-02-14 17:24:24

Laŭ informo de la retejo de la ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj en la 14-a de februaro, ĉe la alveno de la Printempa Festo de la tigra jaro laŭ la ĉina luna kalendaro gvidantoj de diversaj landoj kaj internaciaj organizoj unu post alia publikigis gratulajn mesaĝojn kaj leterojn por esprimi siajn bondezirojn al transmaraj ĉinoj, ĉin-devenuloj kaj la ĉina popolo okaze de la Printempa Festo.

Prezidanto de la Komisiono de Eŭropa Unio Jose Manuel Durao Barroso diris, ke surbaze de la komuna volo por la bela estonteco, kaj ankaŭ admiro al la granda ĉina civilizacio kaj gravaj atingoj gajnitaj de Ĉinio en la lastaj jaroj, Eŭropa Unio klopodas por la konstruado de ege gravaj duflankaj interrilatoj. Li kredas, ke la plenaj strategiaj partneraj rilatoj inter Eŭropo kaj Ĉinio realigos "saltegon de la tigra jaro".

En sia mesaĝo por la Printempa Festo, brita ĉefministro Gordon Brown varme laŭdas la diligentecon kaj intimecon de la ĉinoj en Britio kaj esprimas sian fieron pri la atingoj de ĉinaj entreprenistoj gajnitaj en Britio.

Japana ĉefministro Yukio Hatoyama donis printempfestajn bondezirojn al la tutmondaj ĉinoj, kaj samtempe li esprimis sian esperon, ke Japanio kaj Ĉinio, kiuj kune surŝultrigas la respondecon por la paco kaj evoluado de la mondo, pluapaŝe disvolvu interfluadon kaj kunlaboradon de reciproka favoro.

Ankaŭ brazila prezidento Luiz Inacio Lula, kanada ĉefministro Stephen Harper, Danlanda ĉefministro Lars Loekke Rasmussen, malajzia ĉefministro Najib Abdul Razak, ĉadia prezidento Idriss Deby kaj aliaj faris saluton al la ĉina popolo pro la Printempa Festo.

Antaŭ tio, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon kaj usona prezidento Barack Obama respektive publikigis mesaĝon kaj parolon por gratuli la ĉinan popolon pro la Printempa Festo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto