La 22-an de julio laŭ la loka tempo en Havano de Kubo, en la kvara tago de la 95-a UK aperis nova tajdo de aktivadoj. La Centra Oficejo de UEA respondis demandojn de kongresanoj pri la funkcio de la organizo. Je la 12-a horo okazis kunsido de aŭskultantoj organizita kune de Ĉina Radio Internacia, Klubo de Havano kaj Pola Radio. En la posta speciala programero pri la UK ni elsendos detalan raporton pri tio. En seminarioj okazigitaj de IKU, Maritza Gutierres Gonzales, respondeculo de Esperanto-servo de Klubo de Havano faris prelegon sub la titolo Lingva Diverseco en Latinameriko: defioj por daŭripova evoluo, en kiu ŝi konigis lingvan mozaikon de latinamerika kontinento.
Samtage okazis oratora konkurso.