Vizitu Forumon

Plensukcese fermiĝis la 95-a UK en Havano

(GMT+08:00) 2010-07-25 16:52:14

La 24-an de julio laŭ la loka tempo, fermiĝis la 95-a Universala Kongreso de Esperanto en Havano, Kubo. Sume 1001 esperantistoj el 59 landoj partoprenis en ĉifoja UK. En la fermo publikiĝis la kongresa rezolucio. UN deklaris la jaron 2010 jaro de proksimigo de kulturoj, dum Universala Kongreso konstatas, ke la diverseco de kulturoj en la mondo grave kontribuas al la riĉeco de la homaro. Jam dum 123 jaroj Esperanto kiel neŭtrala lingvo helpas konstrui ponton inter popoloj kaj kulturoj kaj Universalaj Kongresoj de Esperanto konigante homojn el diversaj lokoj tra la mondo konstruas interproksimigajn pontojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto