Vizitu Forumon

Ĉinio investos 800 miliardojn da juanoj por altrapidaj fervojoj

(GMT+08:00) 2010-07-28 17:00:26

La 28-an de julio en Pekino, Yu Bangli, ĉefekonomikisto de la ĉina Fervoja Ministerio, malkaŝis, ke ĝis la jaro 2012 Ĉinio konstruos novajn altrapidajn fervojojn kun la longeco de pli ol 6 000 kilometroj, kaj por tio la investo superos 800 miliardojn da juanoj.

Tiutage raportisto informiĝis de la gazetara konferenco de la Fervoja Ministerio, ke nun sur la ĉina ĉeftero funkcias altrapidaj fervojoj kun la longeco de pli ol 6 900 kilometroj. Laŭ plano en la venontaj 2 jaroj Ĉinio konstruos pli ol 6 000 kilometrojn da novaj altrapidaj fervojoj. En la jaro 2012 la totala longeco de altrapidaj fervojoj superos 13 000 kilometrojn. Yu Bangli diris, ke por atingi tiun ĉi celon Ĉinio investos pli ol 800 miliardojn da juanoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto