La 7-an de decembro en Pekino inaŭguriĝis la 7-a Monda Konferenco pri Grandrapida Fervojo
Ĉi-foja konferenco estis kune organizita de ĉina Fervoja Ministerio kaj Internacia Fervoja Unio. La konferenco daŭros 3 tagojn kaj temas pri tio, ke grandrapida fervojo portas taskon de verda trafiko. Dum la konferenco, okazos 2 forumoj. Oni faros profundan diskutadon pri gravaj problemoj de grandrapida fervojo, pluapaŝe fortigos interfluon kaj kunlaboron pri teknikoj de grandrapida fervojo kaj antaŭenpuŝos disvolviĝon de grandrapida fervojo en la tuta mondo.