Vizitu Forumon

Kolombio bonvenigas ĉinan investon al infrastruktura konstruado

(GMT+08:00) 2012-02-29 16:08:26

La 29-an de februaro en Pekino kolombia ministro pri eksteraj aferoj Maria Angela Holguin diris, ke Kolombio bonvenigas ĉinajn enterprenojn plifortigi sian investon al kolombiaj bazaj instalaĵoj kaj disvastigi prienergian kunlaboron.

Tiutage en gazetara konferenco Holguin diris, ke akceli investon de azi-pacifikaj landoj en Kolombio estas la nova disvolva strategio ellaborita de la kolombia registaro. La kolombia registaro klopodos plifortigi kontakton kun azi-pacifikaj landoj, kaj Ĉinio ludas decidigan rolon en tiu procezo.

(Xu Yunying)

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto