Aprobitaj programo kaj tagordo de jarkunveno de Tutlanda Komitato de ĈPPIK La 28an de februaro en Pekino finiĝis kunveno de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Ĝi akceptis programon kaj tagordon de ĉi-jara sesio de la 11a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.