Vizitu Forumon

Ekonomia transformiĝo de Ĉinio utilas al disvolviĝo de la mondo

(GMT+08:00) 2012-11-11 17:43:25

La 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio nun okazas en Pekino. En sia raporto prezentita al la tuta delegitaro Hu Jintao emfazas, ke la scienca koncepto pri disvolvo kaj ekonomia transformiĝo rilatas al disvolva strategio de Ĉinio. Tio montras, ke Ĉinio daŭrigas sian transformon de ekonomia disvolva metodo, kaj samokaze, la ekonomia transformiĝo de Ĉinio utilas al disvolviĝo de la mondo.

Multaj fakuloj rimarkas, ke la profundigado de la ekonomisistema reformado, menciita en la raporto de la kongreso, estas ŝlosilo de la ekonomia transformiĝo. Pri tio Yu Bin, direktoro de la sekcio pri makroskopa ekonomio de la esplora centro pri disvolvo sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro, opinias, ke por longaperioda disvolviĝo de ekonomio oni devas amplekse profundigi ekonomisisteman reformadon.

En la nuna tempo Ĉinio, antaŭ Japanio, estas la dua plej granda ekonomikomunumo en la mondo kaj havas gravan influon al la ekonomia disvolviĝo de la mondo. Esploristo Yuan Gang el Universitato Qinghua opinias, ke la ekonomia transformiĝo de Ĉinio donos novan dinamikon al la ekonomia disvolviĝo de la mondo. Li diris:

"Nuntempe la ĉina ekonomio sendube okupas gravan lokon en la mondo, eĉ Usono, tiel potenca lando, devas konsideri la disvolviĝon kaj leviĝon de Ĉinio, ĉar Ĉinio, sekve de ĝia plena disvolviĝo, donos al la mondo harmonion, stabilecon, daŭripovon, kaj fine, ĝeneralan bonon.

Xiong Linping

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto