Vizitu Forumon

Knabo 17-jaraĝa, eble plej juna milionulo en la mondo

(GMT+08:00) 2013-04-01 14:28:44     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ la raporto de la oficiala TTT-ejo de la organizaĵo Forbes, la kompanio Yahoo deklaris, ke ĝi jam aĉetis aplikan programon verkitan de Nick D'Aloisio, genia knabo 17-jaraĝa el Britio. La programo povas aŭtomate resumi novaĵojn.

Tiu ĉi portebla novaĵlegilo nomiĝas Summly. Novembre de 2012 Aloisio sukcesis ĝin krei. La programo Summly povas aŭtomate generi el novaĵo resumon kun ĉ. cent vortoj, ke la malgranda ekrano sur portebla aparato povu pli facile vidigi novaĵojn resumitajn. Post la eldoniĝo de Summly, Aloisio ricevis laŭdon de la kompanio Apple. Summly enviciĝis inter la plej preferataj aplikaj programoj de iPhone en 2012.

De post la negoco inter Aloisio kaj Yahoo, Summly jam eltiriĝis el la programvendejoj de Apple, sed tiam ĝia elŝutkvanto atingis preskaŭ milionon da fojoj.

Kvankam ne publikiĝis konkretaj artikoloj de la kontrakto, tamen la ĵurnalo London Evening Standard asertis, ke Yahoo eble pagis al Aloisio 20 ĝis 40 milionojn da pundoj. Kaj laŭ la raporto de la brita ĵurnalo Financial Times, Yahoo aĉetis la novaĵan aplikan programon de Aloisio kontraŭ 30 milionoj da pundoj. Sekve li fariĝis unu el plej junaj milionuloj.

Aloisio, de la aĝo de 12 jaroj, memlernis verki programon. En la estonteco li jen daŭrigos sian studon, jen laboros en la agentejo de Yahoo en Londono.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto