Vizitu Forumon

Impreso pri 98a UK

(GMT+08:00) 2013-08-27 18:18:49     Redaktoro:Ĝoja

Kongresano: Ĝoja   KN:996

De la 20a ĝis la 27a de julio en la islanda ĉefurbo Rejkjaviko sukcesis la 98a UK, al kiu ĉeestis pli ol mil esperantistoj el 57 landoj. La kongresa temo estas "Insuloj sen izoliĝo por justa komunikado inter lingvokomumoj." Dum la UK, la etoso estas amika, varma kaj vigla. Kvankam jam pasis la kongresaj tagoj, tamen ili ankoraŭ estas klaraj kaj brilaj en mia koro.

Rejkjaviko: La urbo de Esperanto

Alta Protektanto prezidanto de Islando Ólafur Ragnar Gimsson donis salutmesaĝon en la inaŭguro, fotisto Shi Guang

                                                                                                   Harpa, la kongresejo, fotisto Ĝoja

Estas tre honore, ke prezidanto de Islando sinjoro Ólafur Ragnar Gimsso estas la Alta Protektanto de la UK, li ankaŭ donis salutmesaĝon en la solena inaŭguro. La kongresejo estas la centro por koncertoj kaj konferencoj Harpa, kiu situas ĉe la maro kaj rigardas al la monto. La kongresejo Harpa, moderna kaj ege bela, areas 28 mil kvadratajn metrojn kaj nun estas la plej granda halo de Islando.

Kaj el raportoj en ĵurnaloj, televizioj kaj radioj, ĉiuj rejkjavikanoj, inkluzive de maljunuloj, junuloj, servistoj en hoteloj, restoracioj, butikoj kaj turismaj agentejoj kaj taksiistoj, konas nian pompan kongreson, tial ni, kongresanoj, estas varme bonvenigataj kaj respektataj.

Pro la UK, la ĉefurbo Rejkjaviko fariĝis la urbo de Esperanto.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto