Vizitu Forumon

Strato ŝtopiĝas nur pro stratulinoj

(GMT+08:00) 2014-12-10 16:28:56     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ raporto de la germana ĵurnalo Bild en la 19a de januaro, lastatempe la magistrato de Berlino, Germanio, diskutis, ĉu la enurba strato Kurfürstenstrasse (Princoj-Elektistoj) ŝanĝiĝos en unudirektan aŭtokoridoron, ĉar lokaj loĝantoj plendis, ke ĉi tie troviĝas tro multe da stratulinoj, kaj ke ili kaŭzas ŝtopiĝon de la trafiko.

Konsidere la problemon kaj proponojn prezentitajn de lokaj loĝantoj, la distrikta magistrato, al kiu apartenas la strato Kurfürstenstrasse, jam sendis laboran grupon por fari lokan esploradon. Unu el la butikistoj sur la strato alparolis, ke sama aŭto povis de aŭtokoridoro de la maldekstra flanko turniĝi dekstren, kaj poste ĝi veturis jen tien, jen ĉi tien, sur la strato, turniĝante eĉ dek fojojn; se estos unudirekta aŭtokoridoro, la ŝtopo mildiĝos.

Sibyll Klotz, parlamentano de la urbo Berlino, esprimis sian opinion: "Se tiu ĉi propono povus tuj solvi la problemon, nature ni ĝin apogus."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto