Vizitu Forumon

Ekis servo de translandlima pago per juano

(GMT+08:00) 2014-02-25 15:42:28     Redaktoro:Lina

Lastatempe Ŝanhaja Liberkomerca Zono ekigis translandliman pagon per juano. Tio oportunigas komercistojn kaj konsumantojn en kaj ekster Ĉinio. Pliaj financaj reguloj estos publikigitaj poste.

Ĝenerala direktoro de la Financa Sekcio de Banko de Ĉinio diris, ke ekigo de la servo de translandlima pago per juano signifas, ke juano estas pli vaste akceptata ekster Ĉinio.

"Antaŭe ĉinaj individuoj kaj entreprenoj faris eksteran komercon per usona dolaro kaj eŭro, sed nuntempe ili povas rekte uzi juanon. La servo estas signifoplena kaj oportunigas negocojn. Tio aliflanke montras, ke juano estas pli kaj pli vaste akceptata eksterlande."

Al negocistoj kaj investantoj ekster Ĉinio, juano estas pli multe bonvena. Raporto, publikigita de Banko de Ĉinio, montras, ke translandlima juana indico trafis novan rekordon de 228 punktoj en la kvara trimestro de 2013. Direktoro de Banko de Ĉinio diris:

"Pli kaj pli multaj fremdlandaj klientoj akceptas juanon kiel investan monon. En la jaro 2013, Banko de Ĉinio iam faris enketon al tutmondaj proksimume 300 entreprenoj. 70% de enketitoj agnoskis la gravan statuson de internacia valuto de juano en la estonteco, kaj 61% de ili planas fari translandliman likvidon per juano aŭ altigi la proporcion de juano en likvido. Tio rilatas al iliaj profundiĝantaj komercaj kontaktoj kun Ĉinio."

La ĉefekonomikisto de Ĉina Agrikultura Banko opiniis, ke pro grandiĝanta rilatumo de Ĉinio en la tutmonda komercado, juano ludos pli grandan rolon en la komerca likvido, tamen samtempe renkontos pli grandajn defiojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto