Vizitu Forumon

Du boksistoj, du svatiĝantoj

(GMT+08:00) 2014-03-27 19:45:32     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 18a de marto, ĉe la finiĝo de la duonprofesia boksa konkurso de submeza pezo, kiu okazis en la hotelo nomata Copthorne Hotel Merry Hill Dudley, en la graflando West Midlands, Britio, du boksistoj plenaj de vundoj kaj sango en sama momento petis la manon de sia amatino; tio kvankam surprizis la du knabinojn, tamen ili finfine akceptis sian svatiĝanton.

Tiuj ĉi boksistoj estas respektive 44-jara Adrian Firkins kaj 24-jara Ricky Welsby. Ili estas rivaloj en matĉo, tamen ambaŭ estas ankaŭ samteamaj amikoj perfektaj.

La matĉo finiĝis. La juĝisto Peter Jackson lasis iliajn amatinojn, t.e. 41-jara Debbie Tyler kaj 22-jara Nikki Vyse, suriri la boksejon. Ili pensis, ke venis la tempo, kune fotiĝi kun sia amato. Sed tiam la du amatoj plenaj de vundoj subite metis sin sur unu genuo kaj petis de ili la manon.

La du virinoj tre ĝojis akcepti la svatiĝon, kaj kelke da centoj da spektantoj stariĝis por doni longatempan aplaŭdadon. La du boksistoj diris, ke ili ne boksfaligis en la matĉo sian rivalon kaj gajnis egalajn poentojn. Firkins diris: "Mi estas ĝoja, ke mi ne estis bokse faligita, ĉar alie mi probable ne havis eblecon, min svati al Debbie." Lia rivalo ankaŭ emocie rakontis: "Mi komunikis al la juĝisto mian deziron, peti la manon de mia amatino, sed mi ne pensis, ke ankaŭ Firkins havas la saman ideon. Do okazis al ni la sama peto."

La manpeto de Firkins kaj Welsby ne sole ŝokis iliajn amatinojn, sed ankaŭ la spektantojn. "Debbie estis tiel surpriza, ke ŝi eĉ ne kredus tion. Ankaŭ miaj parencoj kaj amikoj, troviĝantaj en la alestantoj, havis tian impreson, ĉar antaŭe mi sciigis neniu. Mi ege ĝojas, ke ŝi akceptis mian peton, alie granda embaraso okazus al mi." diris Firkins, kiu jam vivis kun Debbie dek ses jarojn.

La juĝisto Jackson asertis, ke dum lia tuta kariero neniam okazis tia afero, ke boksisto sin svatas al sia amatino en boksejo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto