Vizitu Forumon

Granda Yu

(GMT+08:00) 2014-03-28 09:47:48     Redaktoro:Xiong Shan

Antaŭ 4 000 jaroj ĉe la baseno de la Flava Rivero ĉiam estis diluvoj. Granda Yu bone reguligis la riveregon kaj akvovojojn kaj ĝuis altan respekton de la popolanoj. Pro tio la tiama ĉefo de la ĉina nacio nomata Shun heredigis la tronon al Granda Yu. La historio de diluv-regado fare de Granda Yu cirkulas de generacio al generacio.

Laŭ legendo, kiam Yao estis sur la trono, ofte estis diluvoj, kiuj inundis grenajn plantaĵojn kaj detruis loĝdomojn. La popolanoj translokiĝis al pli alta loko. Yao okazigis kunvenon por diskuti pri la afero. Estroj de diversaj triboj rekomendis, ke Gun plenumu la taskon por reguligi la riveregon kaj akvovojojn.

Gun faris la reguligadon de la riverego kaj akvovojoj dum 9 jaroj. Tamen li prenis la rimedon de ŝtopado. Kaj tio pli seriozigis la diluvojn.

Kiam Shun surtroniĝis post Yao, li mortigis Gun kaj ordonis al filo de Gun, nomata Yu, ke li faru la diluv-regadon.

Yu ŝanĝis la agmanieron de sia patro kaj prenis la rimedon de forkondukado de akvo per kanaloj kaj akvovojoj, celante konduki la akvon al la maro. Li laboris kune kun la popolanoj. Dum la laborado li kreis multajn mezurilojn kaj mezur-metodojn.

Post 13-jara klopodado li finfine kondukis la akvon al la maro. Oni denove povis planti grenojn.

Por regi la diluvon, Yu ne eniris sian hejmon, eĉ kiam li plurfoje preterpasis ĝin. Iufoje lia edzino ĵus naskis filon nomatan Qi kaj ĝuste tiam Yu preterpasis sian hejmon. Li aŭdis, ke la filo ploras, tamen li ne eniris por rigardi sian filon.

La posteuloj alte laŭdis la meritojn de Yu pro lia regado super diluvo kaj honore nomis lin Granda Yu.

Pro liaj grandaj meritoj, oni elektis lin ĉefo de la federacio de triboj, post Shun.

Yu plenumis la penigan taskon de diluv-regado. Fariĝinte ĉefo de la federacio de triboj, li ankoraŭ diligente faris la administradon. Sub lia regado la socio eniris novan etapon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto