Vizitu Forumon

Kvarokula fiŝo kun 360-grada vidado

(GMT+08:00) 2014-03-31 13:15:45     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Mirror en la 24a de marto, sciencistoj de la Anatomia Instituto en la Universitato Tubingen, je 1 000 metroj sub la supraĵo de la maro Tasman en proksimeco de Nov-Zelando, eltrovis kvarokulan fremdan fiŝon kun 360-grada vidado, kiu helpas al ĝi trovi ĉasaĵon kaj rabanton.

Tiun ĉi specon de fiŝo oni nomas fiŝo kun vitra kapo kaj barelsimilaj okuloj. Ĝiaj kvar okuloj kapablas vidi en la angulo de 360 gradoj. Tiuj sciencistoj, kiuj ĝin eltrovis, opinias, ke la ekstraj okuloj akiraj el la evoluo povas helpi al ili, en ĉiu direkto, trovi ĉasaĵon, rabanton kaj eventualan par-duonon.

La fiŝo kun vitra kapo kaj barelsimilaj okuloj vivas ĉefe en la spaco de 800 ĝis 1 000 metroj sub la mara supraĵo. Ĝi havas du grandajn okulojn similajn al barelo, supren rigardantajn, kiuj helpas al ĝi trovi ĉasaĵon kaj rabanton sin kaŝantajn en mallumo. Duflanke de ĝia kapo montriĝas po unu arĝenta okulo, kvazaŭ lenso aŭ retino, per kiuj ĝi povas vidi sub si kaj post si. Tiuj ĉi okuloj aspektigas ĝin tre bizara.

Tiu ĉi fiŝo kun vitra kapo kaj barelsimilaj okuloj, kiun kaptis sciencistoj, longas 18 centimetrojn. Ĝiaj reflektaj okuloj ordinare estas vidataj ĉe senvertebruloj, ekz. ĉe moluskoj kaj krustuloj.

Hans-Joachim Wagner, gvidanto de tiu ĉi esplorado, diras: "Estas evidente, ke en profunda maro vasta vido havas pli grandan avantaĝon."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto