Vizitu Forumon

La ĉina antikva tribestro: Shennong

(GMT+08:00) 2014-04-04 13:29:42     Redaktoro:Xiong Shan

Shennong estis estro de la tribo Jiang antaŭ pli ol 5 000 jaroj. En tiu epoko Shennong, kvankam estante tribestro, tutjare laboris en la kampo same kiel ordinaraj membroj de la tribo. Dum kamplaborado li inventis la plej fruan agrikulturilon en Ĉinio, kio grandamezure akcelis la disvolviĝon de agrikulturo. Pro lia granda kontribuo al la agrikultura disvolviĝado, oni honoris lin per la titolo Agrikultura Dio.

Tiam, kiam restis Shennong, estis ĝuste la komenco de patriarkeco. En la socio ne estis ekspluatado kaj subpremado, kaj la popolanoj kunekzistis egale kaj amike. Laŭ historiaj notoj, kiam Shennong estis la tribestro, la viroj faris kamplaborojn ekstere, dum la virinoj faris teksadon hejme. Oni ne bezonis malliberejon nek punadon por administrado kaj regado. Estis nek armeo nek polico.

Shennong estis ankaŭ la plej frua medikamenta specialisto en Ĉinio. Laŭ legendo Shennong iris tra montoj kaj kampoj por kolekti malsamajn drogherbojn. Por koni la karakteron de tiuj drogherboj, li gustumis ĉiujn specojn. Pro tio li ofte veneniĝis. Li ankaŭ verkis libron kun la titolo Cent Drogherboj de Shennong, en kiu registriĝis diversaj receptoj por diversaj malsanoj.

Shennong rimarkis, ke nemalmultaj homoj ne povas produkti aĵojn, kiujn ili bezonas, sed produktas grandan kvanton da aĵoj, kiujn ili ne bezonas. Li do proponis, ke ili portu siajn aĵojn al iu loko por fari interŝanĝon. Tiel naskiĝis la plej frua merkato en Ĉinio.

Por ke homoj amuziĝu post kamplaboro, Shennong kreis 5-kordan muzik-instrumenton, kiu eligis belan sonon kiel la kanton de la birdo. Poste lia filo kreis iun instrumenton nomatan Zhong kaj multajn kantojn. Tiuj instrumentoj estas hereditaj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto