Vizitu Forumon

Eŭropa Kolegio---grava pensbanko de EU

(GMT+08:00) 2014-04-08 17:34:21     Redaktoro:Selena

La 1-an de aprilo dum vizito al eŭropaj kvar landoj, ĉina prezidanto Xi Jinping prelegis en Eŭropa Kolegio en Bruges, Belgio. Kio estas la Eŭropa Kolegio kaj kiel ĝi funkcias?

Eŭropa Kolegio, troviĝanta en Bruges, Belgio, estas monde fama eduka instituto de esplorantaj studentoj, kiu zorgas pri esploro de eŭropaj aferoj, kaj samtempe ĝi ankaŭ estas grava pensbanko de EU kaj lulilo de eŭropaj politikistoj. Ĝi, fondita de politikistoj kia brita eksa ĉefministro Winston Leonard Spencer Churchill, strebantaj al eŭropa integreco, celas kunigi talentulojn kaj studentojn, kiuj venas el diversaj eŭropaj landoj kaj sin dediĉas al disvolviĝo de Eŭropo, por kune esplori eŭropajn aferojn, el la vidpunkto de la kompleta Eŭropo, sed ne de malsamaj landoj, kaj liveri pensmanieron por disvolviĝo de la Eŭropo.

Frederic Maier el Portugalio estas esploranta studento de la kolegio. Li tre ĝojas ĉeloke aŭskulti la prelegon de ĉina prezidanto Xi Jinping. Li diris:

"La vizito kaj prelego de la prezidanto Xi, kiel nia direktoro diris, altigos reputacion de nia kolegio. Mi esperas, ke estontaj gvidantoj de EU plue konstruos amikecan ponton inter EU kaj Ĉinio, same kiel esperas la prezidanto Xi."

Malsame ol aliaj altnivelaj kolegioj, en la pasintaj 60 jaroj post sia fondiĝo, la Eŭropa Kolegio havis la kutimon inviti unu gvidanton de EU aŭ ĝiaj membrolandoj por fari prelegon en la malferma ceremonio en ĉiu jaro. Brita eksa ĉefministro Thacher, germana ĉefministro Angela Merkel, prezidanto de Komisiono de Eŭropa Unio José Manuel Durão Barroso kaj aliaj gravuloj faris tion.

La Eŭropa Kolegio havas du filiojn, respektive en Belgio kaj Pollando. En la kolegio troviĝas fakoj pri ekonomio, juro, politiko, kaj internaciaj rilatoj kaj transfaka esplora centro, en kiuj oni faras instruadon en la lingvoj angla kaj franca.

La Eŭropa Kolegio alte atentas la disvolviĝon inter Ĉinio kaj EU, kaj en 2008 speciale invitis Menjing, faman scienculon pri la rilatoj inter Ĉinio kaj EU kiel profesoro.

En la 1-a de aprilo en la kolegio fondiĝis esplorcentro pri EU kaj Ĉinio. La centro celas fari esploron pri gravaj temoj rilate al la rilatoj inter EU kaj Ĉinio.

Baron Jan Huyghebaert, prezidanto de la fondaĵo InBev-Baillet Latour, kiu monsubtenas la esplorcentron, indikis, ke certaj ĉinoj havas konscion pri Eŭropo, Eŭropo des pli bezonas koni Ĉinion. Li esperas, ke la esplorcentro povos akceli interkomprenigon de junuloj de la du flankoj.

Ĉina prezidanto Xi atentigis dum sia prelego, ke por antaŭenigi la rilatojn inter Ĉinio kaj EU, ili devas akceli reciprokan komprenon kaj kune starigi la pontojn de paco, kresko, reformado kaj civilizacio; ĉi-foje li vizitis Eŭropon ĝuste por starigi la ponton de amikeco kaj kunlaboro kune kun eŭropaj amikoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto