Vizitu Forumon

En Kurso de Minosun – Scieto pri Ĉinaj Antikvaj Mapoj

(GMT+08:00) 2014-04-08 16:00:16     Redaktoro:Xiong Linping

P: Mi, Pluveto, salutas vin, karaj amikoj.

M: Minosun vin salutas.

P: Antaŭ nelonge la ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping vizitis Germanion. En la vizito la germana kanceliero Angela Merkel donacis al Xi Jinping la mapon de Ĉinio, desegnitan de germano en la jaro 1735, kio forte vekis scivolemon kaj atenton de multaj homoj pri anktivaj mapoj.

M: Jes. Tion ankaŭ mi rimarkis. En la hodiaŭa programero En Kurso de Minosun ni konigos kelke da ĉinaj famaj mapoj el la antikveco. La unua estas la mapo Zhaoyutu el la periodo de Militantaj Regnoj (475 a.K. – 221 a.K.). Zhaoyutu, en Esperanto, estas plano de maŭzoleo en mapa formo.

Kunsone: La mapo Zhaoyutu, inkrustita per ora kaj arĝenta dratoj, sur kupra plato, elfosita el la tombejo de la reĝo Zhongshan en la periodo de Militantaj Regnoj, estas la plej frua plano laŭskale desegnita pri konstruo en la mondo. Ĝi estis la ĝenerala plano de la grandioza maŭzoleo de la gereĝoj Zhongshan kaj datiĝas de 2 300 jaroj. La mapo elteriĝis antaŭ pli ol 30 jaroj.

La mapo estas gravurita sur kupra plato kaj inkrustita per ora kaj aĝenta dratoj, kiuj signas la ebenan figuron, nomojn, mezurojn de la konstruo kaj unu paragrafon de edikto de la reĝo Zhongshan. Ĝi havas longon de ĉ. 94 centimetroj, larĝon de ĉ. 48 centimetroj, alton de 10 milimetroj, kaj pezon de ĉ. 32,1 kilogramoj. La skalo de tiu ĉi mapo estas de 1:500.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto