Vizitu Forumon

Ekfunkciis Esperanto-Televido "ETV" en Aŭstralio

(GMT+08:00) 2014-04-09 09:14:51     Redaktoro:Ĝoja

Oficiala lanĉo de la interreta Esperanto-Televido "ETV"  komenciĝis en Sidnejo sabaton la 5-an de aprilo 2014!

La unua elsendo de ETV – kun tri-hora programo – okazas en Nov-Jorko je 02:00 - Rio de Janeiro (03:00) - Londono (07:00) - Varsovio (08:00) - Najrobo (09:00) - Moskvo (10:00) - Nov-Delhio (11:30) - Ĝakarto (13:00) - Tokio (15:00) - Sidnejo (17:00).

Kompreneble post tiu unua ETV-elsendo oni povas spekti la programon senĉese, eĉ du horan novan programon ĉiusemajne!

La nova televid-kanalo estas elsendita per alt-rapida interreto kun IPTV-teknologio, ebliganta bildo-larĝon kun 1080 pikseloj (bilderoj, bildopunktoj). Ĝi estas disponebla tutmonde per ĉiuj iloj, kiuj havas alt-rapidan interretan konekton: televidiloj, tablaj kaj tabul-komputiloj, telefonoj kun androjdo aŭ iOS, ktp.

La enhavo estas plejparte en Esperanto, kaj konsistas el originalaj aŭ dublitaj unikaj kaj allogaj programoj, kaj ankaŭ "zorge elektitaj filmetoj kreitaj de kontribuantoj ĉirkaŭ la mondo."

La nova elsenda kanalo "Esperanto TV" laŭplane celas liveri allogan enhavon al ĉiuj niveloj de parolantoj de Esperanto, de komencantoj ĝis fluparolantoj. Kelkaj programoj estas ankaŭ en aliaj lingvoj, kiel ekz-e lingvaj kursoj por anglalingvanoj.

"Esperanto TV" estas rezulto de kunlaboro inter la sidnej-baza Language Festival Association (Asocio de Lingvaj Festivaloj) kaj la aŭstralia amaskomunika kompanio iStreamStudios.

Centraj adresoj:

- http://esperantotv.net/

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto