Vizitu Forumon

Novaĵoj (Aprilo 9)

(GMT+08:00) 2014-04-09 18:24:37     Redaktoro:肖恒刚

Saluton, karaj aŭskultantoj. Estas la 9a de aprilo, merkrede, mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. En la hodiaŭa programero, unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, en kiuj vi informiĝos pri tio, ke Xi Jinping renkontiĝis kun israela ĉefministro Peres; Fan Changlong renkontiĝis kun Chuck Hagel. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde la ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun la israela ĉefministro Peres en Pekino. La du ŝtatestroj profunde interŝanĝis opiniojn pri la rilatoj inter la du landoj, decidis antaŭenpuŝi la duflankan amikan kunlaboron por pli granda disvolviĝo. Xi Jinping esperis, ke la paca intertraktado inter Palestino kaj Israelo pli frue akiros esencan progreson.

Xi Jinping indikis, ke nuntempe la intertraktado inter Palestino kaj Israelo eniris en ŝlosilan stadion, frontante jen al bonŝanco, jen al malfacilo. Xi esperis, ke Israelo, turnante sian ĝeneralan atenton sur pacon, prenos strategian saĝon, pli frue faros kuraĝan decidon, kune kun Palestino kaj la internacia komunumo, progresigos la pacan intertraktadon; Ĉinio ludos plu konstrueman rolon kiel antaŭe.

Peres diris, ke Israelo volas kune kun la internacia komunumo klopodi por venki malfacilon kaj antaŭenpuŝi la pacan intertraktadon. Li esperis, ke Ĉinio daŭre ludos gravan rolon por la paca intertraktado.

Merkrede matene en Sanya, Hainan-provinco ĉina ĉefministro Li Keqiang interparolis kun orient-timora samrangulo Jose Xanana.

Li Keqiang diris, ke Ĉinio ĉiam restas ĉe la opinio, ke ĉiuj landoj, ĉu grandaj ĉu malgrandaj, ĉu potencaj ĉu malfortaj, ĉu riĉaj ĉu malriĉaj, devas serĉi kunlaboron kaj disvolviĝon sur la bazo de respekto, egaleco kaj reciproka profito. Ĉinio kaj Orient-Timoro estas evoluantaj landoj, kaj ambaŭ frontas al la taskoj disvolvi la ekonomion, plibonigi la popolan vivtenon kaj redukti la malriĉecon.

Xanana diris, ke Ĉinio ludas gravan rolon por akceli pacon kaj disvolviĝon de Azio kaj la mondo. La orient-timora registaro volas tiri profiton el la disvolvaj spertoj de Ĉinio, ekspansiigi la amikecon kaj reciprokprofitan kunlaboron inter la du landoj, aktive partopreni en la konstruado de la "mara silka vojo de la 21-a jarcento" kaj ludi pozitivan rolon por antaŭenigi la kunlaboron inter portugallingvaj landoj kaj Ĉinio.

Samtage Li Keqiang intertraktis kun sia namibia kolego Hage Geingob. Li esperas, ke la du landoj fortigos interŝanĝon pri spertoj de ŝtata regado kaj serĉos novajn punktojn en la pragmata kunlaboro. Se ambaŭ flankoj novigos disvolvan koncepton, la kunlaboro nepre havos brilan perspektivon. Ĉinio esperas, ke Namibio frue aprobos la dulandan Traktaton pri Protekto de Investo.

Geingob diris, ke Ĉinio estas ĉia-vetera amiko por Namibio kaj la du landoj havas bonan kunlaboron en diversaj kampoj. Namibio tre atendas profundigon de la kunlaboro kun Ĉinio kaj bonvenigas ĉinajn investantojn por efektivigi komunan gajnon. Ĉiuj afrikaj landoj subtenas intensigon de kunlaboro inter Afriko kaj Ĉinio kadre de la Sud-suda Kunlaboro.

Marde posttagmeze en Pekino vicprezidanto de la Centra Milita Komisiono de Ĉinio Fan Changlong renkontiĝis kun usona defenda sekretario Chuck Hagel.

Fan Changlong diris, ke la du armeoj de Ĉinio kaj Usono devas domaĝi la tendencon de bona disvolviĝo de la interrilatoj kaj kune akceli sanan kaj stabilan disvolviĝon de la novtipaj rilatoj.

Hagel dankis al Fan Changlong por lia sincereco. Li diris, ke li delonge respektas la ĉinan popolon, kaj ĉi-foje li diskutis kun gvidantoj de la ĉina armeo pri efektivigo de gravaj konsentoj de la du ŝtatestroj, kaj ambaŭ flankoj promesis plifortigi la rilatojn inter la du armeoj kaj bone trakti diverĝojn.

Marde matene Chang Wanquan, ŝtata konsilanto kaj defenda ministro de Ĉinio, interparolis kun Chuck Hagel, defenda sekretario de Usono.

Chang Wanquan diris, ke la du landoj firme antaŭenpuŝas konstruadon de la novtipaj rilatoj inter grandaj landoj. Tio ne nur konformas al bazaj kaj longperiodaj interesoj de la du landoj, sed ankaŭ utilas al la longedaŭra paco kaj stabileco de la azi-pacifika regiono kaj la mondo.

Chuck Hagel asertis, ke la usona flanko firme subtenos la disvolviĝon de la novtipaj rilatoj de la dulandaj armeoj, aktive plivastigos kunlaborajn kampojn, faros plu substancajn dialogojn, plifortigos praktikajn kunlaborojn en la kampoj de humana helpo, katastrofo-redukto kaj batalo kontraŭ piratoj, regos diverĝojn kaj reduktos misjuĝon kaj riskon per respondeca kaj konstruema sinteno.

Lastatempe la usona Ĉambro de Reprezentantoj aprobis la leĝprojekton pri rekono de graveco de la Leĝo pri Rilatoj kun Tajvano kaj pri cedo de militŝipoj al Tajvano. Proparolanto de la ĉina Defenda Ministerio Geng Yansheng diris, ke dum renkontiĝo kun usona defenda sekretario Chuck Hagel la ĉina flanko eksplikis la principon kaj starpunkton pri la leĝprojekto adoptita de la usona Kongreso. Ĉinio firme oponas la usonan vendon de progresintaj armiloj al Tajvano, kaj tiu ĉi starpunkto estas eksplicita, firma kaj konsekvenca.

Angus Houston, ĝenerala kunordiganto de la aŭstralia kunordiga centro por serĉado de la perdiĝinta flugo MH370, merkrede anoncis, ke marde la aŭstralia militŝipo Oceana Ŝildo refoje rimarkis impulsosignalon konforman al la signalo de nigra skatolo de la perdiĝinta flugo MH370.

Marde la korporacio Microsoft oficiale haltigis la teknikan subtenon al la operaciumo Vindozo XP. Tio signifas, ke post 12 jaroj la favorata operaciumo adiaŭas la mondon, tamen en la tuta mondo ankoraŭ ĉirkaŭ 500 milionoj da komputiloj funkcias per la operaciumo.

Nun finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto