Vizitu Forumon

Novaĵoj (Aprilo 10)

(GMT+08:00) 2014-04-10 18:36:11     Redaktoro:肖恒刚

Saluton, karaj aŭskultantoj. Estas la 10a de aprilo, ĵaŭde, mi estas Shanshan. Bonvenon al nia Esperanto-elsendo. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, en kiuj vi informiĝos pri tio, ke inaŭguriĝis la Jarkunveno de Bo'ao-Forumo por Azio 2014; Ukrainio promesis solvi problemon de protesto ene de 48 horoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĵaŭde en Bo'ao, Hainan-provinco okazis inaŭgura ceremonio de la Jarkonferenco de Bo'ao-Forumo por Azio 2014. Ĉina ĉefministro Li Keqiang faris la ĉefteman prelegon "kune krei la novan estontecon de Azio".

Rilate la internacian politikan situacion li Keqiang rimarkigis, ke la mondo estas profunde ŝanĝiĝanta; la internacia aranĝo vizaĝas al nova reĝustigo; la monda ekonomio alfrontas profundan rearanĝon; la evoluintaj ekonomioj tendencas al reprosperiĝo; dum la emerĝantaj ekonomioj frontas al novaj defioj; la monda ekonomio reprosperiĝas malfacile kaj malrapide, ĉar ne sufiĉas la movforto por la kresko; tial necesas longperioda peno por realigi fortan, daŭripovan kaj ekvilibran kreskon.

Pri la disvolvado de Azio li asertis, ke Azio restas en ŝlosila periodo de la disvolvado. Ĝi estas unu el la plej viglaj regionoj en la mondo, okupas trionon de la monda ekonomio, kaj havas pli ol 4 miliardojn da loĝantoj. Ĝi havas sufiĉajn laborfortojn kaj grandan potencialon en disvolvado. Samtempe la aziaj landoj plejparte estas evoluantaj, kaj la pokapa kvanto de la malneta enlanda produkto estas malgranda, kaj estas granda diferenco de disvolviĝo inter la aziaj landoj. Pli ol 700 milionoj da aziaj loĝantoj vivas sub la internacia malriĉec-linio. Disvolvado restas la ĉefa tasko por Azio.

Li prezentis la ideon de "tri komunumoj", nome formi komunumon de interesoj, komunumon de sorto kaj komunumon de respondeco. Li Keqiang emfazis, ke Ĉinio prenos plu la vojon de paca disvolvado kaj firme sekvos la eksterlandan politikon de bonnajbareco kaj amikeco. Ĉinio volas solvi disputojn per pacaj rimedoj.

Merkrede en Pekino ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono de Ĉinio Xi Jinping renkontiĝis kun usona defenda sekretario Chuck Hagel.

Xi diris, ke en la pasinta jaro li kaj prezidento Obama intervidiĝis en la bieno Annenberg kaj unuanime konsentis kune konstrui la novtipajn rilatojn inter potencaj landoj surbaze de respekto, kunlaboro en komuna gajno. La rilatoj inter la du armeoj estas grava parto de la dulandaj rilatoj. La du flankoj devas disvolvi la novtipajn rilatojn inter la du armeoj kadre de la dulandaj rilatoj. Ambaŭ flankoj devas persisti en la principo de ne-konflikto, ne-antagonismo, reciproka respekto, kunlaboro kaj komuna gajno, pli aktive antaŭenpuŝi pragmatan kunlaboron en diversaj kampoj, efike regi diverĝojn kaj sensitemajn problemojn, certigi disvolvadon de la dulandaj rilatoj en ĝusta direkto.

Hagel dankis Xi Jinping pro lia akcepto kaj transdonis al li saluton de prezidento Obama. Li diris, ke lia vizito celas antaŭenpuŝi la novtipajn rilatojn inter la usona kaj la ĉina armeoj, kiujn proponis prezidento Obama kaj prezidanto Xi Jinping. La disvolviĝo de la tuta mondo en la 21a jarcento multe dependas de disvolviĝo de la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio. Usono volas intensigi dialogon kun Ĉinio kaj pliigi konfidon por plue antaŭenpuŝi disvolvon de la duarmeaj rilatoj.

En la sama tago, ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis la landan armitan policon energie agi kontraŭ terorismo por defendi nacian sekurecon kaj socian stabilecon .

Xi, kiu estas ankaŭ prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la parolon, kiam li inspektis Specialan Polic-Akademion de la Ĉina Popola Armita Polico. Tie li observis trejnadon de armitaj policanoj, inkluzive de simulita misio kontraŭ rabokapto.

Posttagmeze okazis interparolo al la ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj la aŭstralia ĉefministro Tony Abbott en la urbo Sanya de la provinco Hainan, Ĉinio. Tio estas la unua vizito de Tony Abbott al Ĉinio post lia enoficiĝo kiel defenda sekretario.

En la sama tago ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun aŭstralia samrangulo Julie Bishop. La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio kaj pri serĉado de la perdiĝinta flugo MH370.

Nun ni turnu la atenton al Ukrainio.

Merkrede ukraina provizora ministro pri internaj aferoj Arsen Avakov diris, ke en venontaj 48 horoj Ukrainio solvos la problemon de protesto organizita de subtenantoj de plebiscito en la orienta landparto per intertrakto aŭ armita forto.

Ekde marto en ukrainiaj orientaj urboj Donetsk, Kharkiv kaj Luhansk okazas protestoj en ĉiuj liberaj tagoj. La protestantoj ne agnoskas la leĝecon de la nova reganto post la eksiĝo de Viktor F. Yanukovych. Ili postulas pli multajn rajtojn de la regiono, kaj klopodas por la plebiscito.

La Rusa Novaĵ-Agentejo raportis, ke merkrede rusa prezidento Putin kunvenos kun membroj de la rusa registaro por diskuti kiel liberiĝi de la nuna nenormala stato kaj solvi la problemojn de ekonomiaj kunlaboroj inter Rusio kaj Ukrainio, t.e la prezo de naturgazo. Antaŭ tio Putin diris, ke Rusio ne intencas invadi Ukrainion, kaj ĝi volas komenci veran dialogon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto