Vizitu Forumon

Intervjuo al Zhou Wenzhong, ĝenerala sekretario de Azia Forumo en Boao

(GMT+08:00) 2014-04-11 14:00:25     Redaktoro:Xiong Shan

En la 8-a de aprilo en Hainan inaŭguriĝis la Azia Forumo en Boao. Intervjuate de raportisto, Zhou Wenzhong, ĝenerala sekretario de Azia Forumo en Boao, diris, ke azia miraklo kaj rapida disvolviĝo de la novaj ekonomiaj komunumoj profitas de la tutmondiĝo kaj industria transformiĝo. Nun la prosperiĝo de la tutmonda ekonomio ankoraŭ ne estas certa kaj la kresko de la nova merkato kaj multaj aziaj ekonomiaj komunumoj malrapidiĝas. Ili bezonas novan kreskan energion kaj strukturan reformadon.

La ĉeftemo de ĉi-jara Azia Forumo en Boao, kiel unu el la gravaj altnivelaj dialogoj en Azio, estas: la nova estonteco de Azio——serĉi kaj liberigi novan disvolvan energion.

Zhou Wenzhong diris, ke en la jaro 2014 Azio kaj novaj ekonomiaj komunumoj estas en grava periodo de la reformado. Ĉinio, Barato kaj Indonezio plenforte antaŭenpuŝas procezon de la reformado. Sub tiu fono, Azia Forumo en Boao difinis tiun ĉeftemon sur la komuna scia bazo por serĉi enirpunkton kaj novan ideon al la nova reformado per pensa interfluo de gvidantoj el politika, komerca kaj scienca rondoj. Ĉi-jare la forumo disvolvas diskuton ĉirkaŭ tiuj tri ĉeflinioj: reformado, kreado, kontinuigebla disvolvo, en 60 oficialaj diskutoj.

Ĉi-jare la Azia Forumo en Boao unuafoje aranĝis la projekton "juna observanto". Zhou Wenzhong diris, ke tio estas unu granda trajto de ĉi-jara forumo. Antaŭe ĉefe ĉeestis al la forumo sukcesaj komercistoj kaj politikistoj kun longa servodaŭro kaj estis malmultaj junuloj. Tiu projekto volas plimultigi la nombron de junuloj el diversaj lokoj kaj rondoj.

En la lastaj jaroj, sekve de la altiĝo de landkapablo de Ĉinio, pli kaj pli multaj ĉinaj entreprenoj iris el Ĉinio. Precipe Zhou Wenzhong elmetis, ke la membroentreprenoj de Azia Forumo en Boao venis el Azio kaj el la tuta mondo. La forumo volas uzi siajn proprajn rimedojn kaj avantaĝojn, fari kontribuon al la flankoj "eliro" kaj "eniro" kaj starigi kunlaborajn rilatojn inter ĉinaj entreprenoj kaj tutglobaj partneroj por ludi la pontan rolon.

Zhou Wenzhong diris, ke la Azia Forumo en Boao jam okazis kelkjare kaj en la lastaj jaroj la nombro de diversalandaj gvidantoj, komercistoj, komunikilistoj en la forumo kelkfoje kreis novan rekordon. La forumo jam fariĝis grava platformo de publika diplomatio kaj ekonomia kunlaboro inter diversaj azialandoj. Tio estas profita el senĉesa altiĝo de la influa forto de Azio kaj Ĉinio kaj estas rezulto de senĉesa mempliboniĝo.

Li diris, ke en la estonteco la ĉeftemo de la forumo estos pli strikta al la ekonomia situacio kaj la invito de honoraj gastoj estos plivasta. La forumo planis plimulte aranĝi iujn kunvenojn kun speciala temo kaj gravajn aktivadojn, plibone organizi azian komercan kunlaboran konferencon, azian energian forumon, azian junulan forumon, ktp., samtempe fortigi mensasubtenan konstruadon, senĉese plibonigi la mensan retejon de la esplorinstituto de la forumo kaj antaŭenpuŝi transformiĝon de la esplorfrukto. Krome la forumo profundigos la kunlaboron kun la novaj ekonomiaj komunumoj kaj fortigos atenton al la disvolvo de mezaj kaj malgrandaj entreprenoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto