Vizitu Forumon

Novaĵoj (Aprilo 11)

(GMT+08:00) 2014-04-11 18:00:50     Redaktoro:肖恒刚

Saluton, karaj aŭskultantoj. Estas la 11a de aprilo, vendrede. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-disaŭdigo. Unue ni elsendos al vi kelkajn novaĵojn, kaj vi informiĝos pri tio, ke la prelego de ĉina ĉefministro Li Keqiang en Bo'ao-Forumo por Azio gajnis altan taksadon, kaj Aŭstralio estas memfida pri situo de la nigra skatolo de la perdiĝinta flugo MH370. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang asertis ĵaŭde en sia prelego en la inaŭguro de la Jarkunveno de Bo'ao-Forumo, ke disvolvado restas la ĉefa tasko por la aziaj landoj; daŭra disvolviĝo de Azio bezonas fonton, kaj plej grave estas serĉi novan movforton. Li prezentis multajn konkretajn proponojn pri la plua disvolviĝo de Ĉinio kaj Azio. Multaj ĉeestantoj de la forumo donis pozitivan taksadon al la prelego de Li Keqiang.

Posttagmeze de tiu tago Li Keqiang renkontiĝis kun respondeculoj de famaj internaciaj kompanioj de Ĉinio kaj aliaj landoj, kiuj partoprenis en Bo'ao-Forumo por Azio 2014.

Li diris, ke rilate ĉi-jaran ĉeftemon "nova estonteco de Azio", la ĉeestantoj profunde diskutas kiel reprosperigi la mondan ekonomion kaj reakiri daŭran kaj sanan kreskon de emerĝantaj ekonomioj, ĉar tio helpas firmigi la disvolviĝon de Azio kaj la kunlaboron inter Azio kaj la mondo.

Li Keqiang interŝanĝis kun la entreprenistoj opiniojn pri la cirkonstancoj de investo, energioŝparo kaj mediprotekto en Ĉinio kaj pri la partopreno de internaciaj kompanioj en la reformado de Ĉinio.

La entreprenistoj opiniis, ke la kresko de Bo'ao-Forumo por Azio spegulas la grandan atingon de Ĉinio en la evoluigo; nun diverslandaj entreprenoj sin akomodas al postuloj de la ekonomia disvolvado de Ĉinio per siaj propraj strategioj kaj volas grandigi investon, ekspansiigi negocon kaj plivastigi reciprokprofitan kunlaboron en Ĉinio.

La saman tagon Li Keqiang renkontiĝis kun sia sud-korea samrangulo Chung Hongwon, kiu partoprenis en Bo'ao-Forumo por Azio 2014.

Li Keqiang diris, ke Ĉinio kaj Sud-Koreio politike fidas unu la alian kaj ekonomie profitas unu de la alia, kaj senĉese profundiĝas interhomaj interŝanĝoj. Antaŭ nelong en Nederlando, prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun sia sud-korea kolego Park Geun-hye dum la pintkonferenco pri nuklea sekureco, kaj nun la ĉefministroj renkontiĝas dum la Jarkunveno de Bo'ao-Forumo por Azio. Tiuj altnivelaj interŝanĝoj faris bonan komencon por la dulandaj rilatoj en la kuranta jaro.

Chung Hongwon diris, ke Sud-Koreio volas bone efektivigi kune kun Ĉinio komunajn konsentojn atingitajn de la dulandaj ŝtatestroj, plifortigi kunlaborojn en diversaj kampoj, antaŭenigi la intertraktadon pri la liberkomerca regiono de la du landoj, kaj akceli la ekonomian disvolviĝon kaj prosperiĝon de la du landoj.

Li Keqiang renkontiĝis ankaŭ kun sia pakistana samrangulo Nawaz Shariff. Li Keqiang montris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Pakistano senĉese progresis; ambaŭ flankoj konsentas preni konstruadon de la ĉina-pakistana ekonomia koridoro kiel gravan punkton de la pragmata kunlaboro, kaj tio helpas konstruadon de la "samsorta komunumo de la du landoj".

Nawaz Shariff diris, ke la amikeco inter Pakistano kaj Ĉinio havas longan historion kaj profundan bazon, kaj la du landoj estas ĉiaveteraj amikoj; la rilato kun Ĉinio estas fundamento de la pakistana eksterlanda politiko. Pakistano volas plifortigi strategian kunlaboron kun Ĉinio, ĉiu-flanke efektivigi interkonsentojn atingitajn de la du landoj, antaŭenpuŝi konstruadon de la ekonomia koridoro kaj plibonigi popolan vivon de la du landoj.

Vendrede aŭstralia ĉefministro Tony Abbott diris en Ŝanhajo, ke la serĉantoj jam scias la situon de la nigra skatolo de la perdiĝinta aviadilo ene de kelkaj kilometroj. Tamen tio ne signifas, ke oni povas trovi vrakon de la aviadilo. Australio klopodos serĉi ĝin kune kun Ĉinio kaj aliaj landoj.

Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris ĵaŭde en regula gazetara konferenco, ke serĉado de la perdiĝinta flugo MH370 de la malajzia aerkompanio estas en ŝlosila periodo, kaj oni plenforte serĉas la nigran skatolon. Li asertis, ke la maraj fortoj de Ĉinio plenforte klopodos plu. En la sama tago la aŭstralia patrol-aviadilo Oriono refoje rimarkis suspektindan impulsosignalon de la nigra skatolo en la maro proksima al la aŭstralia militŝipo Oceana Ŝildo.

Ĵaŭde la usona Ĉambro de Reprezentantoj aprobis la leĝprojekton pri malpermeso al la eniro de Hamid Aboutalebi, nova reprezentanto de Irano al Unuiĝintaj Nacioj. Lunde ankaŭ la usona Senato adoptis similan leĝprojekton. La du ĉambroj de la usona Kongreso prezentos la projekton al prezidento Obama. Post lia subskribo la projekto fariĝos leĝo. Tamen oni ankoraŭ ne scias, ĉu li subskribos ĝin.

Jay Carney, proparolanto de la Blanka Domo, diris, ke la usona registaro jam informis la iranan registaron, ke ĝi malkonsentas pri la irana elekto de nova reprezentanto al UN.

Lastatempe tumulto kaj konflikto en Centr-Afriko rezultigis morton de dekoj da homoj. Ĵaŭde la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj unuanime adoptis la rezolucion sendi packonservajn trupojn al tiu lando.

La loka polico diris, ke merkrede 30 homoj mortis en konflikto, kaj ili plejparte estis civiluloj. Mediatoj raportis, ke laŭ nekompleta statistiko, ĵaŭde 13 homoj mortis en konflikto.

Vendrede la ĉina Ŝtata Statistika Buroo publikigis donitaĵojn. Marte la ĉina konsumantara prezindico (CPI) kreskis je 2,4% kompare kun tiu en la sama periodo de la lasta jaro, kaj la kresko estas je 0,4 procentpunkto pli ol tiu en la antaŭa monato.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto