Vizitu Forumon

Novaĵoj (Aprilo 14)

(GMT+08:00) 2014-04-14 18:16:39     Redaktoro:肖恒刚

Saluton, karaj amikoj, Jianping bonvenigas vin al nia hodiaŭ programo. Estas la 14-a de aprilo, lunde. Unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke kvin nuklearmilaj landoj kunvenas en Pekino; la Sekureca Konsilio de UN denove interkonsiliĝis pri ukraina situacio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lunde en Pekino inaŭguriĝis la kunveno de kvin nuklearmilaj landoj. Tio estas la kvina kunveno-serio de Ĉinio, Usono, Rusio, Britio kaj Francio kaj ankaŭ la unua fojo en Ĉinio.

Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Li Baodong ĉeestis la inaŭguron kaj prezentis opiniojn de Ĉinio pri ĉi-rilata tutmonda regado. Li asertis, ke unue, realigi ĝeneralan sekurecon estas la baza celo de la tutmonda nuklea regado; due, nukleaj demandoj povas esti pli efike solvitaj, nur se la kvin nuklearmilaj landoj profundigu strategian interfidon kaj fortigu kunlaboron; trie, UN, la Ĝeneva Konferenco pri Malarmado kaj Internacia Atom-Energia Agentejo devas plene ludi la kernan rolon; kvare, oni devas respekti la principon de konsento surbaze de egala diskuto kaj doni saman gravecon al nuklea malarmado, nuklea ne-disvastigo kaj paca utiligo de nuklea energio; kaj kvine, diverslandaj registaroj devas aktive partopreni en la nuklea regado, kaj samtempe mobilizi entuziasmon de internaciaj kaj regionaj organizoj, neregistaraj organizoj kaj civila socio por kunigi la fortojn.

Dimanĉe vespere laŭ la loka tempo la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj faris urĝan interkonsiliĝon pri la ukraina situacio. Tamen post la daŭro dum ĉirkaŭ 2 horoj oni atingis neniun konsenton.

La kunveno estis okazigita laŭ peto de la konstanta delegacio de Rusio al UN pro tio, ke Oleksander Turchynov, aganta prezidento de Ukrainio faris la ultimaton, ke se la protestantoj fordonos armilojn kaj retiriĝos el domego de administraciaj organoj antaŭ la 9a horo lunde matene laŭ la loka tempo, li subskribos specialan amnestion kaj indulgos ilin, alie li ordonos armitajn fortojn lanĉi kontraŭterorisman agadon.

Rusa konstanta reprezentanto al UN Vitaly Churkin asertis en la kunveno, ke la nuna situacio estas tre danĝera, kaj necesas tuja agado por eviti pluan eskaladiĝon de la situacio; la internacia komunumo devas urĝi la ukrainan instancon rezigni la uzon de armitaj fortoj.

Ankaŭ reprezentantoj de Usono, Britio kaj Francio faris parolojn en la kunveno. Ili unuanime kritikis Rusion, ke ĝi estas kulpa pri la malkvieteco en orienta Ukrainio, kaj avertis ĝin ne malbonigi plu la situacion. Krome, ili denove esprimis subtenon al Ukrainio.

Lastatempe en Donetsk, Kharkiv kaj Luhanska en orienta Ukrainio okazis protestoj de Rusio-favoraj popol-amasoj, kaj malboniĝas plu la malkvieta situacio.

Ukraina parlamenta prezidanto Oleksander Turchynov, kiu nun agas kiel prezidento, anoncis dimanĉe, ke Ukraina Komitato pri Ŝtata Sekureco kaj Nacia Defendo decidis, ke la trupoj de Ukrainio partoprenu en grandskala kontraŭterorista agado. Li asertis, ke li ne permesos al Rusio ripeti la scenon de Krimeo en orienta Ukrainio. Tiutage ukraina ministro pri internaj aferoj Arsen Avakhov diris, ke en kontraŭterorista agado en Slaviyansk, Donetsk mortis unu oficiro de la sekureca servo de Ukrainio kaj vundiĝis respondeculo kaj 4 policanoj de la kontraŭterorista centro de la servo, mortis kaj vundiĝis ankaŭ la separatistoj.

Fronte al la situacio, la usona reprezentanto al Unuiĝintaj Nacioj Samantha Power diris tiutage, ke se en la venontaj kelkaj tagoj ne mildiĝos la situacio en orienta Ukrainio, Usono nepre konsideros pli multajn sankciojn kontraŭ Rusio. Krome la Blanka Domo anoncis sabate, ke usona vicprezidento Joseph Biden vizitos Ukrainion en la 22a de aprilo.

Dimanĉe ĝenerala sekretario de NATO Anders Fogh Rasmussen alvokis, ke Rusio kiel eble plej rapide moderigu la situacion kaj retiru siajn trupojn el Ukrainio, inkluzive de specialaj trupoj. Li akcentis, ke ia ajn milita interveno de Rusio en iu ajn tempo nur izolos Rusion en la internacia komunumo.

La rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris diamanĉe, ke la situacio en sudorienta Ukrainio jam estas ekstreme danĝera, Rusio submetos la ukrainan krizon al la Sekureca Konsilio de UN kaj Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo por urĝa diskuto.

Wang Min, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al Unuiĝintaj Nacioj, diris dimanĉe en urĝa kunveno de la Sekureca Konsilio de UN pri Ukrainio, ke Ĉinio esperas, ke ĉiuj rilataj partioj prenos sintenon de trankvilo kaj sinregado por eviti malboniĝon de la situacio en Ukrainio. Li asertis, ke solvado de la ukraina krizo koncernas interesojn kaj zorgojn de diversaj partioj, tial oni devas konsideri justecon, plenigi diverĝojn per politika kaj diplomatia vojoj kaj solvi la krizon kadre de leĝo kaj ordo.

Diamanĉe Aŭstralio publikigis freŝan aranĝon pri serĉado de la perdiĝinta aviadilo. Entute 12 aviadiloj kaj 14 ŝipoj serĉos la perdiĝintan aviadilon en la regiono de 57,5 miloj da kvadrataj kilometroj nordokcidente de la urbo Perth, kaj la nove difinita regiono estas pli vasta ol tiu en la antaŭa tago. La aŭstralia kunordiga centro diris, ke en la pasintaj 24 horoj ankoraŭ ne aperis pruva rezulto de akustika sondo, kaj la ĉefa tasko ankoraŭ estas malgrandigi la areon de submara serĉado por estonta serĉado de submaraj robotoj.

Dimanĉe irana ŝtatfunkciulo diris, ke Irano planas prezenti koncernajn leĝajn dokumentojn al Unuiĝintaj Nacioj por protesti kontraŭ Usono, kiu rifuzas doni vizon al Hamid Aboutalebi, enoficiĝonta konstanta reprezentanto al Unuiĝintaj Nacioj.

Tiuvespere proparolanto de la irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Marzieh Afkham diris, ke Irano jam komencis respondan oficialan mekanismon kaj nun faras koncernajn laborojn. Ŝi refoje asertis, ke la usona vizorifuzo al Aboutalebi malobeas koncernajn internaciajn traktatojn kaj ankaŭ la traktaton inter UN kaj Usono en 1947. Laŭ tiuj traktatoj Usono havas la devon doni vizon al diplomatiaj personoj de ĉiuj landoj al UN spite al konflikto kun tiuj landoj.

Abdullah al-Thinni, ĉefministro de libia provizora registaro, deklaris dimanĉe, ke li rezignos ĉefministrecon pro mortminaco. Li faris deklaron en la retejo de libia ĉefministrejo, ke vespere de la antaŭa tago li kaj liaj familianoj suferis brutalan atakon en sia loĝejo, kaj la pafado timigis la apudajn loĝantojn. Li diris, ke li ne volas vidi sangadon kaŭzitan pro li mem nek deziras, ke lia servo kiel ĉefministro fariĝu la kaŭzo de bataloj inter libianoj.

Karaj amikoj, finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto