Vizitu Forumon

Internaciigo de renminbi---provo de la translima pago en la Liberkomerca Zono de Ŝanhajo

(GMT+08:00) 2014-04-15 14:12:06     Redaktoro:Selena

El: IC/ICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al ICPress)

En la lastaj du monatoj de 2013 Ĉinio prezentis serion da rimedoj de financa reformado. En la 2-a de decembro, la ĉina centra banko aperigis Opinion pri Financa Subteno al Liberkomerca Zono de Ŝanhajo. Qu Congbin, unuaklasa ekonomikisto de Hongkong-a kaj Ŝanhaja Bank-Korporacio en Ĉinio, opinias, ke en la Opinio aperas nemalmultaj miraĵoj, inkluzive de permeso al loĝantoj de la liberkomerca zono malfermi la liberkomercan konton, kiu uzas renminbi kaj aliajn valutojn, kaj de aprobo al homoj laborantaj en la zono fari transmaran investon. Analizantoj opinias, ke tiuj gravaj financaj rimedoj, precipe subteno de la ĉina centra banko al la liberkomerca zono de Ŝanhajo, espereble akcelos la procezon de internaciiĝo de renminbi.

En 2014 la Liberkomerca Zono de Ŝanhajo komencis provon de translima pago fare de financaj institucioj. 5 financaj institucioj, inkluzive de China Unionpay subskribis kontrakton kun bankoj kaj firmaoj kaj liveras oportunecon al ili per la servo. Antaŭe aprobo de pago por la translima komerco bezonas unu semajnon. Antaŭ tio firmaoj devas peti kvalifikecon kaj ĉe banko malfermi kreditan ateston kaj pagi garantian monsumon. Cheng Jun, estro de Financa Departemento de Ĉina Banko diris, ke oni evitas tian ĝenaĵon dank'al la translima pago per renminbi. Tio montras, ke la akcepto de renminbi en aliaj landoj pli kaj pli grandiĝas.

"Nun en la liberkomerca zono ne nur fremda valuto, kiaj la usona dolaro kaj eŭro, sed ankaŭ renminbi povas esti uzebla por fari negocon. Tio havas grandan signifon, ĉar ĝi faciligas eksteran kontakton de firmaoj kaj individuoj."

Renminbi ankaŭ kolektas ĉirkaŭ si pli da atento kaj laŭdoj en komerco kaj investo fare de alilandaj klientoj. Laŭ raporto publikigita de Ĉina Banko, en la kvara trimestro de 2013, translima indico de renminbi kreis novan alton je 228 punktoj. Estro de Ĉina Banko Chen Siqing diris:

"Pli kaj pli multaj alilandaj klientoj akceptis renminbi kiel investan monon, kaj tio iagrade montras rapidiĝon de la internaciiĝo de renminbi. En 2013 la Ĉina Banko faris enketon al preskaŭ 3 000 entreprenoj tra la tuta mondo, en kiuj 70% rekonis gravan pozicion de renminbi kiel internacia mono en la estonteco kaj 61% planas uzi aŭ levi uzeblecon de renminbi en la translima komerco."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto