Vizitu Forumon

Novaĵoj (Aprilo 16)

(GMT+08:00) 2014-04-16 18:16:06     Redaktoro:肖恒刚

Bonan vesperon, karaj aŭskultantoj! Ĉi tie Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Hodiaŭ estas la 16-a de aprilo. Ni unue elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke sud-korea pasaĝerŝipo sinkis en sudokcidenta maro; Ĉinio sekvas vojon de nacia sekureco kun ĉina karakterizaĵo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Merkrede sud-korea mediato raportis, ke unu ŝipo kun pli ol 470 homoj sinkis eble trafinte rifon en sudokcidenta maro de Sud-Koreio.

Matene je 2 minutoj antaŭ la 9a horo unu pasaĝerŝipo, veturante el In-Cheon al la insulo Jeju, sendis signalon de ŝipopereo al la polico, kiam ĝi estis en la maro proksima al la insulo Jindo de Jeollanam-do. La polico tuj sendis helikopteron kaj ŝipon al la okazejo por savado.

En la ŝipo estis pli ol 470 homoj, inkluzive de 325 lernantoj kaj 14 instruistoj el iu supera mezlernejo, kaj ankaŭ pli ol 150 aŭtoj. La sud-korea televido raportis, ke la lernantoj kaj instruistoj estas savitaj.

Marde matene ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto, prezidanto de la Centra Milita Komisiono kaj prezidanto de la Centra Komitato de Nacia Sekureco Xi Jinping prezidis la unuan kunvenon de la Centra Komitato de Ŝtata Sekureco. Li emfazis, ke oni devas ĝuste kompreni novan karakterizon kaj novan tendencon de la situacio de nacia sekureco, persisti en la ĝenerala koncepto pri nacia sekureco kaj malfermi la vojon de nacia sekureco kun la ĉina karakterizaĵo.

Marde en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergey Lavrov. Li asertis, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio estas en la periodo de plej bona disvolvado, kaj ambaŭ flankoj devas transformi la politikan interfidon en fruktojn de pli vasta pragmata kunlaboro.

Xi petis Lavrov transdoni lian koran saluton al prezidento Putin. Li diris, ke li donas grandan gravecon al la plenampleksa strategia kunlabora partnereco kun Rusio, domaĝas reciprokan fidon kaj amikecon kun Putin, bonvenigas Putin maje viziti Ĉinion kaj ĉeesti Konferencon pri Rimedoj por Konstruado de Interago kaj Konfido en Azio kaj atendas la renkontiĝon kun li por interŝanĝi opiniojn pri la dulandaj rilatoj kaj pri gravaj demandoj kaj kune sukcesigi la konferencon.

Lavrov transdonis bondezirojn de Putin al Xi. Li diris, ke la plenampleksa strategia kunlabora partnereco inter Rusio kaj Ĉinio havas tre gravan influon sur la mondo; Rusio volas fortigi komunikadon, kunordigon kaj kunlaboron kun Ĉinio; prezidento Putin atendas sian viziton, kaj la rusa flanko volas klopodi kune kun Ĉinio por sukcesigi la viziton.

En la 6a de tiu ĉi monato Rusio-favoraj popol-amasoj komencis grandskalajn protestojn en tri regionoj de orienta Ukrainio kaj okupis administraciajn oficejojn. Marde Ukrainio komencis militan operacon en la orienta regiono, kaj tio vekis atenton de la ekstero.

Rusa prezidento Putin telefone parolis kun ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon marde. Li emfazis, ke Rusio esperas, ke UN kaj la internacia komunumo kondamnos kontraŭkonstitucian agon de la ukraina instanco. Ban diris, ke nuna situacio en orienta Ukrainio estas ekstreme malstabila. Li alvokis, ke ĉiuj partioj tuj serĉu rimedon por mildigi la situacion.

Tiutage Putin telefone parolis ankaŭ kun germana ĉefministro Merkel. Li diris, ke pro la eskaladiĝanta situacio Ukrainio efektive estas ĉe la rando de interna milito. Putin reasertis la gravecon stabiligi la ukrainan ekonomion kaj garantii la transiton de rusa naturgaso. Dum telefonado kun israela ĉefministro Benjamin Netanyahu Putin diris, ke la akriĝo de la ukraina krizo estas rezulto de la nerespondeca politiko de la kieva instanco, kiu ignoris leĝajn rajtojn de ruslingvaj civitanoj en la lando.

En la sama tago rusa ĉefministro Dmitry Medvedev diris, ke Ukrainio estas ĉe la rando de interna milito.

Sed proparolanto de la usona Ŝtata Departemento Jen Psaki pledis por la ukraina registaro. Ŝi diris, ke armitaj personoj unue faris provokojn en orienta Ukrainio, kaj la ukraina registaro devas fari respondon al tio. Ŝi negis la aserton pri interna milito de Ukrainio, asertante, ke la agado de la ukraina registaro celas konservi pacon de la lando. Krome, Usono refoje minacis Rusion, ke ĝi prenos pluan sankcion kontraŭ Rusio. Tamen Usono diris, ke ĝi ne konsideras liveron de armiloj al Ukrainio.

En la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj el membroj de Eŭropa Unio en Luksemburgo, ĝenerala sekretario de NATO Anders Fogh Rasmussen diris, ke NATO fortigos kunlaboron kun Eŭropa Unio kaj aliaj gravaj aliancanoj kaj traktos probablan krizon per fortigo de komuna trejnado kaj ekzerco de rapide respondaj trupoj de NATO kaj batalgrupoj de Eŭropa Unio.

Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris marde en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio forte kondamnas la lastatempan bombatakon en Niĝerio kaj firme subtenos plu la klopodojn, kiujn faras la niĝeria registaro por konservi la ŝtatan sekurecon kaj regionan stabilecon.

Proparolanto de la Ŝtata Departemento de Usono Jen Psaki diris marde, ke pro tio, ke Hamid Aboutalebi, la nova reprezentanto de Irano al UN, ludis rolon en ostaĝigo en 1979, Usono ankoraŭ ne volas doni al li vizon.

En la 7a kaj 10a de aprilo la usonaj Senato kaj Ĉambro de Reprezentantoj respektive aprobis la leĝprojekton pri malpermeso al la eniro de Hamid Aboutalebi. En regula gazetara konferenco Psaki diris, ke Usono jam sciigis al UN kaj la irana registaro, ke ĝi ne donos vizon al Aboutalebi, kaj tiu ĉi starpunkto ne ŝanĝiĝis.

Marde Irano esprimis ĉe UN sian proteston kontraŭ Usono, kaj nun ĝi serĉas apelacion laŭ leĝa proceduro. Irano asertis, ke ĝi ne ŝanĝos la nomumon de konstanta reprezentanto al UN.

La Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj publikigis mediatan deklaron marde. Ĝi forte kondamnas la atakon kontraŭ jordania ambasadoro al Libio kaj alvokas tujan liberigon de la kidnapita ambasadoro.

Tiutage la libia Ministerio de Eksterlandaj Aferoj konfirmis, ke antaŭtagmeze la jordania ambasadoro al Libio Fawwaz Aitan estis kidnapita de neidentigitaj armitoj en la ĉefurbo Tripolo.

Merkrede la Ŝtata Statistika Buroo de Ĉinio publikigis donitaĵojn. En la unua trimestro de la kuranta jaro la malneta enlanda produkto de Ĉinio kalkuliĝis al 12 821,3 miliardoj da juanoj, kaj kreskis je 7,4% ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro kalkulite laŭ kompareblaj prezoj; la kresko estis je 0,3 procentpunkto malpli alta ol tiu en la antaŭa trimestro.

Karaj amikoj, finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto