Vizitu Forumon

Ĉina ekonomio kreskis je 7,4% en unua trimestro de 2014

(GMT+08:00) 2014-04-16 14:28:06     Redaktoro:Yu Rongkang

Merkrede la Ŝtata Statistika Buroo de Ĉinio publikigis donitaĵojn. En la unua trimestro de la kuranta jaro la malneta enlanda produkto de Ĉinio kalkuliĝis al 12 821,3 miliardoj da juanoj, kaj kreskis je 7,4% ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro kalkulite laŭ kompareblaj prezoj; la kresko estis je 0,3 procentpunkto malpli alta ol tiu en la antaŭa trimestro.

Sheng Laiyun, proparolanto de la Ŝtata Statistika Buroo, diris tiutage en gazetara konferenco, ke la eksteraj cirkonstancoj restas kompleksaj kaj ŝanĝiĝemaj, kaj la ĉina ekonomio ankoraŭ alfrontas malsupreniran premon. Li asertis, ke por la sekva periodo oni devas akceli la reformadon per firma fido, science reguligi kaj stabiligi la kreskon, kaj persisti en la principo rearanĝi la strukturon, ŝanĝi la ekonomi-disvolvan manieron kaj favori la popolan vivtenon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto