Vizitu Forumon

Okazis grava trafika akcidento en Togolando

(GMT+08:00) 2014-04-16 16:02:56     Redaktoro:Yu Rongkang

Togolanda ŝtatfunkciulo diris marde, ke lunde vespere granda buso koliziis kun remorko kontraŭe veturanta sur la unua nacia ŝoseo en Togolando, mortis 47 homoj kaj vundiĝis 16 aliaj.

La funkciulo diris al mediatoj, ke la akcidento okazis je la 23a horo. Unu 56-seĝa buso koliziis kun remorko kontraŭe veturanta sur la ŝoseo en la suda parto de la altebenaĵa regiono Atakpame, kaj tio kaŭzis ĉenan kolizion de tri veturiloj. Laŭ nekompleta statistiko, 45 el la entute 47 mortintoj estas pasaĝeroj, kaj la ceteraj du estas deĵorantoj de la remorko.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto