Vizitu Forumon

Ĉinio forte alvokas liberigon de kidnapitaj studentoj en Niĝerio

(GMT+08:00) 2014-04-16 20:46:16     Redaktoro:Yu Rongkang

Merkrede Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio forte kondamnas ĉian terorismon kaj alvokas tujan liberigon de senkulpaj studentoj en Niĝerio.

Iu raportisto demandis en gazetara konferenco, kian komenton Ĉinio havas pri tio, ke lunde vespere neidentigitaj armitaj personoj atakis knabinan lernejon en Niĝerio kaj kidnapis pli ol cent studentojn?

Hua Chunying diris, ke Ĉinio forte kondamnas kaj firme oponas ĉian terorismon. "Ni forte alvokas, ke la atakantoj tuj liberigu la kidnapitajn studentojn kaj certigu ilian sekurecon. Ĉinio kiel strategia partnero de Niĝerio firme subtenos plu klopodojn de la niĝeria registaro por sekureco kaj stabileco de la lando", ŝi asertis.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto