Vizitu Forumon

Ĉinio alvokas politikan solvadon de siria krizo

(GMT+08:00) 2014-04-16 21:55:51     Redaktoro:Yu Rongkang

Merkrede ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun Ahmad al-Jarba, prezidanto de la Nacia Koalicio de Siriaj Revoluciaj kaj Opoziciaj Fortoj, kiu vizitis Ĉinion invitite de la Ĉina Popola Instituto por Eksterlandaj Aferoj.

Wang diris, ke la malkvieto ankoraŭ daŭras en Sirio, kaj la urĝa tasko por ĉiuj partioj de Sirio estas meti la ĝeneralan intereson sur la unuan lokon, haltigi batalon kaj perforton kiel eble plej rapide, antaŭenigi inkluzivan politikan transiron, komplete efektivigi rezolucion de la numero 2193 de la Sekureca Konsilio de UN kaj frue solvi la krizon.

Ahmad al-Jarba diris, ke li dankas Ĉinion por ĝia invito kaj admiras la klopodojn, kiujn faris Ĉinio por solvi la sirian krizon. Li asertis, ke la Nacia Koalicio de Siriaj Revoluciaj kaj Opoziciaj Fortoj opinias, ke politika solvo estas la plej taŭga maniero por fini la sirian krizon, kaj ĝi firme oponas terorismon. Li aldonis, ke la koalicio volas ĉeesti la 3an ĝenevan intertraktadon, se la siria registaro montros sian sincerecon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto