Vizitu Forumon

La Unua Imperiestro de Dinastio Qin

(GMT+08:00) 2014-04-17 16:22:18     Redaktoro:Xiong Shan

La Unua Imperiestro de la Dinastio Qin, nomata Ying Zheng, estis fondinto de la dinastio Qin. En la fino de la periodo de Militantaj Regnoj, la regno Qin estis la plej potenca kaj posedis kondiĉojn por reunuigi la orientajn 6 regnojn. Estante nur knabo, Ying Zheng fariĝis la regnoestro de Qin. Tial ĉefministro Lu Buwei prezidis la administradon de ŝtataj aferoj anstataŭ li. En la jaro 238 antaŭ nia erao Ying Zheng eksigis la ĉefministrecon de Lu Buwei kaj mem faris la administradon. De la jaro 236 ĝis la jaro 221, la regno Qin aneksis unu post alia la regnojn Han, Wei, Chu, Yan, Zhao kaj Qi, finis la periodon de Militantaj Regnoj kaj fondis la unuan unuigitan multnaciecan aŭtokratian ŝtaton kun centralizismo – la dinastio Qin – en la historio de Ĉinio.

En la jaro 221 antaŭ nia erao, Ying Zheng titolis sin la Unua Imperiestro. En la tutlanda skalo li praktikis kompletan burokratan sistemon de la centro al lokaj gubernioj. Ĉio estis sub la rekta regado de la imperiestro. Oni ankaŭ ellaboris kaj praktikis la unuigitan leĝsistemon el leĝoj de la regno Qin kiel bazo kaj el iuj artikoloj de la leĝoj de aliaj 6 regnoj. La Unua Imperiestro de la Dinastio Qin ankaŭ translokis nobelojn de aliaj 6 regnoj al specifaj lokoj, por ke ili ne faru dissplitan agadon. Li ankaŭ ordonis, ke ordinaraj civiluloj ne rajtas kolekti armilojn, kaj detruis konfiskitajn armilojn.

Ekonomie la Unua Imperiestro de la Dinastio Qin praktikis la politikojn favorajn al agrikulturo sed malfavorajn al komercado kaj subtenis la disvolviĝon de feŭdisma privata posedsistemo ĉe agro. En la jaro 216 antaŭ nia erao la Unua Imperiestro de la Dinastio Qin publikigis dekreton, ke agro-proprieto de ĉiuj, se ili deklaros al la registaro la kvanton da sia agro kaj volonte pagos imposton, estos agnoskita kaj protektata de la registaro. Tiel naskiĝis la privata posedsistemo de agro. La Unua Imperiestro de la Dinastio Qin ankaŭ unuigis la sistemon de mezuroj kaj pezoj kaj la monan sistemon de la tuta lando.

La Unua Imperiestro de la Dinastio Qin ankaŭ unuigis la skribmanieron de la ĉina lingvo. En 212 antaŭ nia erao, la Unua Imperiestro de la Dinastio Qin faris dekreton por detrui diversaspecajn librojn kaj malpermesi privatajn lernejojn. Poste, pro tio, ke forfuĝis kelkaj kleruloj, kiuj serĉis longvivigan drogon por la Unua Imperiestro de la Dinastio Qin, ĉi lasta koleris kaj mortigis pli ol 400 klerulojn. Tio ja estas la fama evento de "forbruligo de libroj kaj mortigo de kleruloj" en la ĉina historio.

Post sia surtroniĝo, la Unua Imperiestro de la Dinastio Qin sendis generalon Meng Tian por venki hunojn. Li ankaŭ kunligis la nordajn grandajn murojn de la 3 regnoj Qin, Zhao kaj Yan kaj konstruigis la monde faman Grandan Muron de 10 000 lioj. La konstruado de la Granda Muro bone defendis kaj pluapaŝe fortigis la regadon de la dinastio Qin.

Post sia unuigado de la 6 regnoj, la Unua Imperiestro de la Dinastio Qin konstruigis la luksajn palacon Epang kaj tombejon Lishan. Li ankaŭ sendis klerulon Xu Fu, kiu gvidis milojn da geknaboj, por serĉi feojn en la Orienta Maro. Ĉio ĉi tio elspezigis grandan kvanton da mono kaj pliprofundigis suferojn de la popolanoj. En julio de la jaro 210 antaŭ nia erao la Unua Imperiestro de la Dinastio Qin mortis pro malsano.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto