Vizitu Forumon

Ĉinio subtenas al partioj de ukraina krizo frue komenci dialogon

(GMT+08:00) 2014-04-17 10:55:35     Redaktoro:肖恒刚

Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al Unuiĝintaj Nacioj, diris merkrede en stabejo de UN, ke Ĉinio subtenas al ĉiuj koncernaj partioj de ukraina krizo kiel eble plej frue komenci dialogon kaj konsiliĝon por serĉi politikan solvon de la krizo.

Tiutage la Sekureca Konsilio de UN okazigis publikan kunvenon pri ukraina krizo. Dume Liu Jieyi diris, ke Ĉinio estas maltrakvila pri la lastatempa eskaladiĝo de la situacio en Ukrainio kaj esperas, ke ĉiuj koncernaj partioj estos trankvilaj kaj sindetenaj por eviti malboniĝon de la situacio.

Li diris ankaŭ, ke estas urĝe, ke kadre de leĝo kaj ordo koncernaj partioj solvu diverĝojn per dialogo kaj traktado, sufice zorgu pri justaj rajtoj kaj postuloj de ĉiuj regionoj kaj etnogrupoj de Ukrainio, kaj nur tio povas konduki la landon al longperioda sekureco kaj plej konfirmos al longperiodaj kaj bazaj interesoj de la lando kaj la popolo de ĉiuj etnaj grupoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto