Vizitu Forumon

Sud-korea pasaĝerŝipo sinkis probable pro subita ŝanĝo de direkto

(GMT+08:00) 2014-04-17 14:43:26     Redaktoro:肖恒刚

Merkrede matene la pasaĝerŝipo Sewol kun 475 homoj sinkis en la maro proksima al la insulo Plum de Jindo-gun, Jeollan Namdo, Sud-Koreio. La marborda gvardio diris, ke la elementa enketo montris, ke dum veturado la ŝipo subite ŝanĝis sian direkton, kaj tio kaŭzis kliniĝon kaj sinkon de la ŝipo pro movado de la kargo.

La enketo montris, ke la ŝipo ŝanĝis la direkton dum rapida veturado. Dume la moviĝo de 180 aŭtoj kaj 1 157 tunoj da varoj en la ŝipo klinis la ŝipon, kaj misfunkcio de la stirilo perdigis al la ŝipo regadon. Oni konjektas, ke la akra sono aŭdita de la pasaĝeroj probable estis kaŭzita de interpuŝiĝo de la varoj kontraŭ ŝipkorpo. Tamen pri detala kialo de la akcidento ankoraŭ estas prienketata.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto