Vizitu Forumon

Novaĵoj (Aprilo 17)

(GMT+08:00) 2014-04-17 18:03:09     Redaktoro:肖恒刚

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Hodiaŭ estas la 17-a de aprilo. Unue estos kelkaj novaĵoj, en kiuj vi informiĝos pri tio, ke sud-korea pasaĝerŝipo sinkis eble pro subita ŝanĝo de direkto; la Sekureca Konsilio de UN intense debatis pri raporto koncerna al Ukrainio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Merkrede matene la pasaĝerŝipo Sewol de Sud-Koreio kun 475 homoj sinkis en la maro proksima al la insulo Plum de Jindo-gun, Jeollan Namdo. Ĝis nun naŭ homoj konfirmite mortis kaj 287 homoj restas netrovitaj.

La marborda gvardio diris, ke la elementa enketo montris, ke dum veturado la ŝipo subite ŝanĝis sian direkton, kaj tio kaŭzis kliniĝon kaj sinkon de la ŝipo pro movado de la kargo.

La enketo montris, ke la ŝipo ŝanĝis la direkton dum rapida veturado. Dume la moviĝo de 180 aŭtoj kaj 1 157 tunoj da varoj en la ŝipo klinis la ŝipon, kaj misfunkcio de la stirilo perdigis al la ŝipo regadon. Oni konjektas, ke la akra sono aŭdita de la pasaĝeroj probable estis kaŭzita de interpuŝiĝo de la varoj. Tamen pri detala kialo de la akcidento ankoraŭ estas prienketata.

Merkrede la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Naciaj okazigis malfermitan kunvenon por aŭskulti raporton pri situacio de homaj rajtoj en Ukrainio. Rusa reprezentanto opiniis, ke koncerna raporto de UN estas partia, dum Ukrainio bonvenigis la raporton. Usono kaj Britio alvokis, ke UN liveru plu koncernajn raportojn.

Tiutage en la kunveno Ivan Simonovic, adjunkto de ĝenerala sekretario de UN pri homaj rajtoj prezentis koncernan raporton de la Oficejo de Alta Komisaro de UN pri Homaj Rajtoj. Li diris, ke en la 21a kaj 22a de marto li vizitis Krimeon, kaj dume li dialogis kun lokaj aŭtoritatoj, neregistaraj organizoj kaj "suferintoj" kaj ricevis materialojn de unua mano. Antaŭ kaj post la referendumo de la 16a de marto en Krimeo estis manipulado de mediatoj, ĝenado kontraŭ aktivuloj kaj aliaj agoj atencaj al homaj rajtoj; kaj ankaŭ la nunaj protestoj en orienta Ukrainio devas esti prienketataj pri situacio de homaj rajtoj.

Vitaly Churkin, konstanta reprezentanto de Rusio al UN, opiniis, ke la raporto estas partia. Li asertis, ke la raporto ne povas ĝuste speguli la staton de ukrainoj parolantaj la rusan lingvon, kaj ankaŭ la kritikoj pri libereco de parolo kaj gazetaro ne konformas al la realo; la rimedo solvi la krizon estas, ke la ukrainoj devas fari ĝeneralan kaj ampleksan dialogon kun egala partopreno de ĉiuj regionoj kaj politikaj fortoj por solvi urĝajn demandojn.

Ĉina konstanta reprezentanto Liu Jieyi diris, ke Ĉinio estas maltrakvila pri la lastatempa eskaladiĝo de la situacio en Ukrainio kaj esperas, ke ĉiuj koncernaj partioj estos trankvilaj kaj sindetenaj por eviti malboniĝon de la situacio.

Merkrede usona prezidento Barack Obama refoje avertis Rusion ne detrui plu stabilecon de Ukrainio, tamen li opiniis, ke Rusio ne volas serĉi "militan konfronton".

Obama diris dum sia intervjuo kun raportisto de Kolumbia Brodkasta Sistemo, ke Rusio aneksis Krimeon en la lasta monato kaj nun subtenas neregistarajn armitajn personojn en orienta Ukrainio, kaj tiuj ĉi agoj atencas la suverenecon kaj teritorian integrecon de Ukrainio.

Merkrede ĉina prezidanto Xi Jinping sendis kondolencan mesaĝon al niĝeria prezidento Goodluck Jonathan pri la bombatako en Abuĝo, kiu kaŭzis morton kaj vundiĝon de granda nombro da homoj.

Kashim Shettima, ŝtatestro de Borno, Niĝerio, konfirmis merkrede, ke 14 el la pli ol 100 lernantoj lastatempe forkaptitaj sukcese eskapis kaj revenis hejmen.

Marde iu virina lernejo en la ŝtato Borno en nordorienta Niĝerio suferis atakon de neidentigitaj armitoj kaj pli ol 100 lernantoj estis forkaptitaj. Poste la aŭto kun ostaĝoj survoje paneis kaj kvar lernantoj sukcese eskapis kaj marde revenis hejmen. Merkrede ankoraŭ aliaj dek lernantoj sukcese eskapis el tendaro de la armitoj.

Merkrede vespere proparolanto de la niĝeria Defenda Ministerio Chris Olukolade anoncis, ke la niĝeria armeo jam sukcese liberigis 107 el la 129 forkaptitaj lernantoj de virina mezlernejo en la ŝtato Borno kaj nun ankoraŭ 8 estas perdiĝintaj.

Olukolade diris ankaŭ, ke tiuvespere en la serĉado la armeo ankaŭ sukcese kaptis unu suspektaton.

Merkrede ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon faris deklaron pere de sia proparolanto. Li kondamnas la forkaptadon kaj alvokas tujan liberigon de la lernantoj.

Samtage Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio forte kondamnas ĉian terorismon kaj alvokas tujan liberigon de senkulpaj lernantoj en Niĝerio.

Merkrede ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun Ahmad al-Jarba, prezidanto de la Nacia Koalicio de Siriaj Revoluciaj kaj Opoziciaj Fortoj, kiu vizitis Ĉinion invitite de la Ĉina Popola Instituto por Eksterlandaj Aferoj.

Wang diris, ke la malkvieto ankoraŭ daŭras en Sirio, kaj la urĝa tasko por ĉiuj partioj de Sirio estas meti la ĝeneralan intereson sur la unuan lokon, haltigi batalon kaj perforton kiel eble plej rapide, antaŭenigi inkluzivan politikan transiron, komplete efektivigi rezolucion numero 2193 de la Sekureca Konsilio de UN kaj frue solvi la krizon.

Ahmad al-Jarba diris, ke li dankas Ĉinion por ĝia invito kaj admiras la klopodojn, kiujn faris Ĉinio por solvi la sirian krizon. Li asertis, ke la Nacia Koalicio de Siriaj Revoluciaj kaj Opoziciaj Fortoj opinias, ke politika solvo estas la plej taŭga maniero por fini la sirian krizon, kaj ĝi firme oponas terorismon. Li aldonis, ke la koalicio volas ĉeesti la 3an ĝenevan intertraktadon, se la siria registaro montros sian sincerecon.

La egipta oficiala mediato Al-Ahram raportis en sia retejo, ke iu loka juĝejo de Egiptio kondamnis 120 subtenantojn de Moslema Frateco al 3-jara mallibereco.

La raporto diras, ke la kulpo de la subtenantoj estas tio, ke okaze de la tutlanda ceremonio por la 40-jariĝo de la Kvara Mezorienta Milito en la lasta oktobro, ili faris mitingon, kaj tio kaŭzis konflikton kun la oponantoj de la Moslema Frateco kaj mortis almenaŭ 50 homoj.

Karaj amikoj, finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto