Vizitu Forumon

Rakonto pri 5 diomontoj

(GMT+08:00) 2014-04-17 16:02:13     Redaktoro:Pluveta

Guixu

Post kreado de homoj fare de la praulino de la homaro Nuwa, la mondo estis stabila kaj paca. Subite iutage, la ĉielo koliziis kun la tero, aperis granda breĉo en la ĉielo, ankaŭ enfalis la tero, forta flamo sin disŝutis el la centro de la tero kaj bruldetruis arbaron. Inundo sin sputis de la fundo de abismo, kaj sin movis montoj. Per la ŝanco diabloj, monstroj, venenaj birdoj kaj rabobestoj senbridigis sin kaj pro tio, la homaro falis en la teruran suferon.

Nuwa aŭdis la helpan voĉon de la homaro, ŝi unue mortigis diablojn, monstrojn, venenajn birdojn kaj rabobestojn, poste kvietigis inundon kaj poste faris la grandan inĝenieriaĵon de riparo de la ĉielo.

Nuwa kolektis fragmitojn kaj branĉojn en diversaj lokoj, transmovis ilin sub la breĉo de la ĉielo, la alto de la kolektitaĵoj estis sama kun la alto de la ĉielo, poste Nuwa trovis verdajn ŝtonojn kun la sama koloro de la ĉielo, ĉar ne ekzistis tiel multaj ŝtonoj, tial ŝi prenis blankajn, flavajn, ruĝajn kaj nigrajn ŝtonojn kaj metis ilin sur la kolektitan amason. La granda fajro, disŝutita el la centro de la tero, ne tute estingiĝis, ŝi per granda arbo lumigis la amason, la flamo subite ekkuris kaj briligis la tutan mondon, la 5-koloraj ŝtonoj estis bruligataj. Iom post iom ŝtonoj fandiĝis, kiel siropo fluis en la breĉon de la ĉielo. Kiam la fragmitoj kaj branĉoj preskaŭ estis finbruligitaj, la breĉo de la ĉielo estis bone ŝtopita.

Kvankam la ĉielo estis riparita, tamen ĝi ne rehavis la originalan formon. La ĉielo en la nordokcidento iom kliniĝis, tial la suno kaj luno senkonsciece kuris en tiu direkto; la tero en la sudoriento falis kaj formiĝis profunda kavo, tial akvo de riveroj fluis sudorienten kaj grandega kvanto da akvo amasiĝis tie kaj formis maron.

En la oriento de la maro Bohai, troviĝas tre profunda kanalo, nomita 'Guixu'. Akvo en tero kaj maro tute fluis ĉi tien. La akvo en 'Guixu' ĉiam tenis la saman staton, nek pliiĝante nek malpliiĝante. Tial la akvo ne superfluis nek inundis la homaron.

En 'Guixu' troviĝas 5 diomontroj, ili estas 'Daiyu', 'Yuanqiao', 'Fanghu', 'Yingzhou' kaj 'Penglai', ĉiuj diomontoj altas je 30 mil lioj, la respektiva distanco inter la montoj estas 70 mil lioj. Sur la montoj troviĝas palacoj faritaj el oro, balustradoj gravuritaj el jado kaj multaj dioj loĝas ĉi tie.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto